Liaj poemoj, verkitaj en antikvaj versformoj, radias senbridan forton, sed lia poezia lingvaĵo tamen restas disciplinema, kvazaŭ majesta.
Biografio
Li frekventis lernejon en Sopron de 1788, sed forlasis ĝin kaj iĝis soldato, sed ankaŭ tio ne plaĉis al li. Sekreti li ofte verkis poemojn. Fine li estris bienon, dume li edziĝis. En 1808 li sendis manuskripton de poemaro al Ferenc Kazinczy. Ekde 1816 li ofte malsaniĝis. sed lia volumo aperis en la sekva jaro. Ferenc Kölcsey kritikis la poemojn, tio ne plaĉis al Berzsenyi, tial li respondis en 1825. Baldaŭe li okupiĝis pri arto de poezio.
Verkoj (selekto)
A magyarországi mezei szorgalom némely akadályairul (Pri problemoj de la hungarlanda kamparana laboro), fakverko, 1833
Berzsenyi Dániel Összes művei (Ĉiuj verkoj de Berzsenyi), 1979
Berzsenyi Dániel művei (Verkoj de Berzsenyi), 1985