Cyril VRBÍK (naskiĝis la 15-an de januaro 1927) - mortis la 22-an de oktobro 2002 murdita) estis katolika sacerdoto en Dub nad Moravou.
Li estis homo kun larĝe amanta koro, mirinda, gastigema, afabla kaj kredoforta sacerdoto, multjara membro de IKUE, paroĥestro en Maria-pilgrimloko Dub nad Moravou (Ĉeĥio). Post la 55-a Kongreso de IKUE li en sia paroĥejo gastigis internacian Renkonton de IKUE-junularo.
Murdis lin juna satanisto, kiun li gastigis.