Croglio

Croglio
Blazono de Croglio
Blazono de Croglio
Blazono de Croglio
Preĝejo San Bartolomeo en Croglio
Preĝejo San Bartolomeo en Croglio
Preĝejo San Bartolomeo en Croglio
Kantono Tiĉino
Distrikto Lugano
Komunumaro Sessa
Koordinatoj  45° 59′ 23″ N 8° 50′ 34″ O / 45.98972 °N, 8.84278 °O / 45.98972; 8.84278 (mapo)Koordinatoj: 45° 59′ 23″ N 8° 50′ 34″ O / 45.98972 °N, 8.84278 °O / 45.98972; 8.84278 (mapo)
Nombro de loĝantoj 857
Areo 4,38 km²
Alteco 342 m super marnivelo
Poŝtkodo 6981
Komunumkodo 5178
Mapo de Croglio
Mapo de Croglio
Mapo de Croglio

Croglio estas komunumo de la Komunumaro Sessa kaj la Distrikto Lugano en Kantono Tiĉino, Svislando. Ĝi havis 857 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.

Geografio

Croglio situas en la tiĉina regiono Malcantone ĉe la norda bordo de la rivero Tresa, kiu ligas la Lagon de Lugano kaj la Majora Lago kaj formas la landlimon inter Italio kaj Svislando. La komunumo konsistas el la vilaĝoj kaj setlejoj Croglio, Ceresora, Madonna del Piano, Barico, Cazzano, Ronco, Castelrotto, Beride, Biogno, Purasca Superiore kaj Purasca Inferiore.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 4,38 km², de kiuj 66,2% estas kovritaj de arbaro, 16,4% servas por agrikulturo kaj 16,4% por setlado. [1]

Najbaraj komunumoj

La komunumo Croglio limas en nordo al Bedigliora, en oriento al Curio, en sudoriento al Pura, en sudsudoriento al Ponte Tresa, en sudsudokcidento al Lavena Ponte Tresa (VA, Italio), en sudokcidento al Cadegliano-Viconago (VA, Italio), en okcidento al Monteggio, kaj en sudokcidento al Sessa.

Trafiko

Tra Croglio pasas laŭlonge de la rivero Tresa la kantona ĉefvojo n-ro 398 de Ponte Tresa al Luino. De la kantona ĉefvojo flanka vojo kondukas al Bedigliora. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A2 estas Lugano-Sudo, kiu situas proksimume 18 kilometrojn nordoriente de la komunumo. Pere de buslinio, kiu cirkulas de Ponte Tresa al Luino la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio

La unua dokumenta mencio de Croglio datiĝas el la jaro 1335 kiel burgus de Crolio. Dum mezepoko Croglio havis la statuson de borgo de la Dukoj de Milano, ĉar ĝi havis strategian signifon por la defendo. La Burgo Albeleto en Croglio estis detruita en la jaro 1126 en la milito inter Milano kaj Como. La ruino de la burgo estis en la latina lingvo nomita castrum ruptum, kio estis nomdona por la setlejo Castelrotto. La vilaĝoj Biogno kaj Beride en la jaro 1907 kuniĝis al komuna komunumo. El la ceteraj setlejoj en la jaro 1953 fariĝis la komunumo Croglio-Castelrotto. En la jaro 1976 la ĝis tiam aŭtonomaj komunumoj Croglio-Castelrotto kaj Biogno-Beride kuniĝis al la nova kaj nuntempa komunumo Croglio.[2]

Notoj kaj referencoj

Eksteraj ligiloj