La komunumaro Sonvico estas administra unuo de Kantono Tiĉino kaj parto de la distrikto Lugano. Ĝi havis 4837 loĝantojn la 31-an de decembro 2011. Ĝia ĉefloko estas Sonvico.
Geografio
La komunumaro Sonvico situas norde de la urbo Lugano ĉe la orienta bordo de la nordokcidenta brako de la Lago de Lugano. En nordo la komunumaro etendiĝas ĝis al la Monto Roveraccio.
Trafiko
La tre kampara komunumaro situas flanke de gravaj trafikvojoj kaj atingeblas nur pere de kurbaj flankaj vojoj el la direkto de Lugano.
Komunumoj de la komunumaro Sonvico
La komunumaro Sonvico konsistas (stato en 2013) el 6 komunumoj, el kiuj Cadro estas la plej granda. Jen la listo: