Cireșoaia [ĉireŝŭaja] (hungare Magyardécse [madjarde:ĉe]) estas vilaĝo en Rumanio okcidente de Beclean. Administre ĝi apartenas al Braniștea.
Male al la aliaj partoj de la komunumo (Braniștea kaj Măluț) ĝi situas iom for de la rivero Someșul Mare (ĉ. 4 km); ĝi estas voje atingebla nur tra Braniștea.
Loĝantaro
En 1910 ĝi havis 1 666 loĝantojn (hungaroj), en 1992 1 767 (hungaroj).
En la censo de 2002 el la 1 570 loĝantoj 1 553 deklaris sin etnaj hungaroj, 17 rumanoj.
Historio
Ĝia unua mencio skriba estas el 1269. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 ĝi apartenis al Hungario, al departemento Szolnok-Doboka.
Fonto
Ĝemelkomunumo
Renomaj personecoj
Eksteraj ligiloj