Cindra galinokrekso

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Cindra galinokrekso
Cindra galinokrekso, Gallicrex cinerea Masklo ĉe Basai Malsekejoj, ĉe Gurgaon, Harjano, Barato
Cindra galinokrekso, Gallicrex cinerea
Masklo ĉe Basai Malsekejoj, ĉe Gurgaon, Harjano, Barato
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Gruoformaj Gruiformes
Familio: Raledoj Rallidae
Genro: Galinokrekso Gallicrex
Blyth, 1852
Specio: Cindra galinokrekso

Gallicrex cinerea

G. cinerea
Gmelin, JF, 1789
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Cindra galinokrekso (laŭ la latina scienca nomo Gallicrex cinerea nome Cindrogriza galinokrekso) estas mezgranda akvobirdo de la familio de Raledoj kaj ordo de Gruoformaj. Ĝi estas la nura specio en la monotipa genro Gallicrex. Ĝi estas amplekse distribuita tra Sudorienta Azio.

Taksonomio

Tiu ralo estis formale priskribita en 1789 fare de la germana natursciencisto Johann Friedrich Gmelin en sia reviziita kaj etendigita eldono de la verko de Carl Linnaeus nome Systema Naturae. Li metis ĝin kun la fulikoj en la genron Fulica kaj stampis la duvortan nomon Fulica cinerea.[1] Gmelin bazis sian priskribon sur la "crested gallinule" el Ĉinio kiu estis priskribita en 1785 fare de la angla ornitologo John Latham en sia A General Synopsis of Birds.[2] La Cindra galinokrekso estas nun la nura specio en la genro Gallicrex kiu estis proponita en 1852 de Edward Blyth.[3][4] La genronomo kombinas la genron Gallus kun la genro Crex. La specifa epiteto cinerea estas el la Latina cinereus kun la signifo "cindrogriza".[5] La specio estas monotipa: oni agnoskis neniun subspecion.[4]

Tradicie konsiderata tre proksime rilata al la galinoloj (al kiuj la plenreska masklo laŭvide ege similas), ĝi estas fakte membro de ĉefe tropikazia klado kiu enhavas ankaŭ la genrojn Aenigmatolimnas, Amaurornis, Himantornis kaj Megacrex.[6]

Nematurulo

Aspekto

Plenkreskaj maskloj estas 43 cm longaj kaj pezas 476–650 g.[7] Ili havas ĉefe nigragrizan plumaron (kio nomigas la specion) kun ruĝaj kruroj, beko, plilongigita fronta ŝildo kaj korno. Junaj maskloj estas sablokoloraj, malheliĝante dum ili maturiĝas. Ilia beko estas flava kaj iliaj kruroj estas verdaj. Inaj birdoj estas pli malgrandaj je 36 cm kaj 298–434 g.[7] Ili estas malhelbrunaj supre kaj pli palaj sube. Ilia plumaro estas strieca per pli malhelaj markoj. La beko estas flava kaj la kruroj estas verdaj. La lanugaj idoj estas nigraj, kiel ĉe ĉiuj raloj. La korpo de ĉi tiu ralo estas platigita flanke por permesi pli facilan trairadon tra la kanoj aŭ arbustejoj. Ĝi havas longajn piedfingrojn kaj mallongan voston.

Tiuj raloj estas sufiĉe sekretemaj, sed foje estas viditaj ekstere en la malfermo. Ili estas bruemaj birdoj, precipe ĉe tagiĝo kaj krepusko, uzante laŭtan, glutan vokon.

Distribuado kaj habitato

Ilia reprodukta habitato estas marĉoj tra suda Azio el Barato, Pakistano, kaj Srilanko ĝis suda Ĉinio, Koreio, Japanio, Filipinoj kaj Indonezio. Tiuj grandaj raloj estas ĉefe permanentaj loĝantoj tra siaj arealoj.

Bildaro

Referencoj

  1. Gmelin, Johann Friedrich. (1789) Systema naturae per regna tria naturae : secundum classes, ordines, genera, species, cum characteribus, differentiis, synonymis, locis, 13‑a eldono 1, Part 2 (latine), Lipsiae [Leipzig]: Georg. Emanuel. Beer.
  2. Latham, John. (1785) A General Synopsis of Birds 3, Part 1. London: Printed for Leigh and Sotheby.
  3. Blyth, Edward. (1852) Catalogue of the Birds in the Museum Asiatic Society. Calcutta: J. Thomas. Kvankam la titolpaĝo datas el 1849, la libron oni publikigis en 1852. Vidu: Dickinson, E.C.. (2011) Priority! The Dating of Scientific Names in Ornithology: a Directory to the literature and its reviewers. Northampton, UK: Aves Press. ISBN 978-0-9568611-1-5.
  4. 4,0 4,1 Flufftails, finfoots, rails, trumpeters, cranes, limpkin. IOC World Bird List Version 12.2. International Ornithologists' Union (August 2022). Alirita 14a de Oktobro 2022 .
  5. Jobling, James A.. (2010) The Helm Dictionary of Scientific Bird Names. London: Christopher Helm, p. [htt://archive.org/stream/Helm_Dictionary_of_Scientific_Bird_Names_by_James_A._Jobling#e/n170/mode/1u170], [htt://archive.org/stream/Helm_Dictionary_of_Scientific_Bird_Names_by_James_A._Jobling#e/n107/mode/1u107]. ISBN 978-1-4081-2501-4.
  6. (2014) “Deep global evolutionary radiation in birds: Diversification and trait evolution in the cosmopolitan bird family Rallidae”, Molecular Phylogenetics and Evolution 81, p. 96–108. doi:10.1016/j.ympev.2014.09.008. 
  7. 7,0 7,1 CRC Handbook of Avian Body Masses de John B. Dunning Jr. (Editor). CRC Press (1992), (ISBN 978-0-8493-4258-5).

Bibliografio

  • Birds of India de Grimmett, Inskipp kaj Inskipp, (ISBN 0-691-04910-6)
  • Jobling, James A. (1992). A Dictionary of Scientific Bird Names. Oxford University Press. ISBN 0-19-854634-3.
  • Raffaele, Herbert A; Wiley, James; Garrido, Orlando H; Keith, Allan R; Raffaele, Janis I (2003). Field Guide to the Birds of the West Indies. Christopher Helm. ISBN 0-7136-5419-8.
  • Taylor, Barry; van Perlo, Ber (2000). Rails. Pica / Christopher Helm. ISBN 1-873403-59-3.

Eksteraj ligiloj