Chris Dawson

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Chris Dawson
Persona informo
Lingvoj anglaEsperanto
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio) Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo docento
filozofo
esperantisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Chris Dawson estas brita esperantisto kaj akademia filozofo. Li studis la filozofian hermeneŭtikon en la universitato de Kembriĝo. Laŭ la stato de 2023 li laboras en du universitatoj en Lugano, Svislando, la anglalingva universitato Franklin de Svislando kaj la universitato de Svislando itallingva. En ambaŭ li instruas filozofion, anglan lingvon kaj beletron, kaj akademian verkadon. Esperantistiĝinta jam en 1998, li komprenas ok lingvojn.

En la 108-a Universala Kongreso de Esperanto somere de 2023 en la Teknologia Universitato de Torino li partoprenis interalie al la programa formato scienca kafejo per prelego Nuntempaj projektoj kaj ŝancoj de mondregeco.[1]

Publikaĵoj

  • “Praise of Theory: Speeches and Essays by Hans-Georg Gadamer”, tradukita kun enkonduko kaj notoj de Chris Dawson, New Haven kaj Londono, Yale University Press, 1998.
  • Heidegger and the Meaning of Being.” Inside Out (magazino de la filozofia fakultato de la Universitato de Leeds). 1995.
  • “Habitual Prejudice: a reply to Victor Kestenbaum.” The Journal of Speculative Philosophy. 1995. (plena teksto)
  • “Two Worlds: making sense of Gadamer’s thesis of the ontological primacy of language.” magazino Inside Out (vidu supre). 1993.

Referencoj

Eksteraj ligiloj