Rollin iĝis en 1683 profesoro pri teologio ĉe "Collège du Plessis", kaj en 1688 reĝa profesoro ĉe "Collège de France", finfine en 1696 estro de "Collège de Beauvais".
Enplektiĝinte en la kverelojn jansenismajn li demisiis kaj dediĉis sin al la porjunulara verkado. En 1720 li fariĝis tamen altlernejestro.
Li postlasis multajn pedagogiajn kaj historiajn verkojn, el kiuj estas la plej gravaj jenaj: »Traité des études« (Par. 1726–31, 4 vol.); »Histoire ancienne« (1730–38, 13 vol.); »Histoire romaine« (1738–48, 16 vol.; kiun kontinuigis Crévier, Lebeau kaj Ameilhon). Pli novajn eldonojn prizorgis Didot (1845–63, 23 vol.) kaj Hachette (1837–41, 7 vol.). Je lia honoro nomis la parizanoj urban kolegion en Parizo "Collège Rollin".