Certhia familiaris C. hodgsoni C. americana C. brachydactyla C. himalayana C. tianquanensis C. nipalensis C. discolor C. manipuensis Salpornis spilonotus
Tiuj arbogrimpantoj estas malgrandaj kaj havas kurban pinĉiletoforman bekon. Ilia nutraĵo konsistas el insektoj kaj araneoj kiujn ili trovas en arbofendetoj. Iliaj kovejoj estas fendegoj de arbotrunkoj aŭ troviĝas post disstaranta arboŝelo.
Ili disvastiĝas en arbaraj regionoj de la Norda Hemisfero kaj subsahara Afriko. La familio enhavas dek speciojn en du genroj, nome Certhia kaj Salpornis. Ties plumaro estas sablokolora, kaj kiel ties dua popola nomo (grimpuloj aŭ arbogrimpuloj) implicas, ili grimpas sur la surfaco de arboj serxe de manĝaĵoj.
Disvastiĝo, vivejo kaj movoj
Plej parto de specioj de grimpuloj loĝas en la palearktiso kaj en la orientaliso, el Okcidenta Eŭropo al Japanio kaj Barato. Unu specio loĝas en Nordameriko el Alasko al Nikaragvo kaj alia havas nesinsekvan disvastiĝon en subsahara Afriko kaj Barato. Ĉiuj specioj de grimpuloj troviĝas en arbaraj biotopoj. La plej nordaj specioj estas parte migrantaj, kaj tiuj kiuj troviĝas en pli varmaj klimatoj estas supozeble nemigrantaj, kvankam mankas informo por multaj specioj.[1]
Aspekto
Arbogrimpuloj estas 12 al 18 cm longaj. Ties bekoj estas milde subenkurbecaj kaj sufiĉe longaj, uzeblaj por traserĉado de arboŝelo serĉante insektojn kaj araneojn. Ili ofte grimpas suben arbotrunkojn lau vojo kiel helikso, saltetante per siaj kunaj piedoj; iliaj fingroj estas longaj kaj pintaj kun tre kurbaj krifoj por grimpado. La pli longaj vostoj de la genro Certhia estas rigidaj por uzi ilin kiel apogilo dum grimpado, sed tiuj de la Salpornito estas pli mallonga kaj ne rigidaj. La kantoj kaj alvokoj estas mildaj kaj altatonaj.[2]
Kutimoj
Certiedoj estas ĝenerale diskretaj kaj ofte indiferentaj al homoj. Ili vivas sole aŭ en paroj, foje en etaj familigrupoj post elnestiĝo. Oni observis komunan ripozadon en tri specioj (kaj povas okazi en pliaj), kun tiom kiom ĝis 20 birdoj kunhavante ripoztruon por konservi varmon.[1]
Certiedoj manĝas sur trunkoj de grandaj arboj. Ili moviĝas supren laŭ la trunko en progreso de saltetoj. Ili flugas al la malsupro de arbo kaj poste grimpas laŭ spirala vojo serĉe de predoj. Plej parto de ĝia dieto komponiĝas el etaj senvertebruloj, inklude insektoj kaj ties larvoj, araneoj kaj falsaj skorpioj. Ili povas manĝi se necese semojn kaj fruktojn, kaj kelkaj specioj ankaŭ vizitas birdomanĝejojn. Specioj de ambaŭ genroj estis konstatita dum aliĝo al manĝantaroj de miksitaj specioj.[1]
Certiedoj estas monogamaj kaj teritoriemaj. Nestoj kaj ovoj varias inter genroj. La arbogrimpuloj de la gerno Certhia kutime nestumas en malplenaĵo inter la arboŝelo kaj la arbotrunko, dum la nesto de la Salpornito estas lokata en forko de branĉoj.[1] Kovado daŭras 14 al 15 tagoj, kaj idoj elnestiĝas post 15 al 16 tagoj.[2]
Taksonomio
Tiu familio konsistas el du subfamilioj, el kiu ĉiu havas ununuran genron. Ties distingaj anatomiaj kaj kutimaraj karakteroj estas pristudataj en iliaj respektivaj artikoloj.
Subfamilio Certhiinae, genro Certhia estas la tipaj arbogrimpuloj aŭ tipaj Certiedoj, al kiuj donas nomon, kun 7 specioj loĝantaj en Eŭropo kaj Azio, kaj unu, la Amerika certio, en Nordameriko.
Kelkaj taksonomistoj lokigas la sitojn kaj Certiedojn en pli granda grupigo kun la Trogloditedoj kaj la Polioptiledojs. Tiu superfamilio, la Certhioidea estus bazita sur filogenetikaj studoj de DNA, kaj estis kreata por kovri kladon de 4 familioj eligitaj el pli granda grupigo de paserinaj birdoj, la Silviedoj.[3]
Notoj
↑ 1,01,11,21,3Simon Harrap, eldonistoj Josep del Hoyo, Andrew Elliott kaj David Christie, Family Certhiidae (Treecreepers) ĉe Handbook of the Birds of the World. Volumo 13, Penduline-tits to Shrikes, 2008, paĝoj 166–179, Barcelona, Lynx Edicions, isbn = 978-84-96553-45-3
↑ 2,02,1Mead, Christopher J.. (2003) “Holarctic Treecreepers”, Chris Perrins: The Firefly Encyclopedia of Birds. Firefly Books, p. 538–540. ISBN 1-55297-777-3.
↑Cracraft, J.; Barker, F. Keith; Braun, M. J.; Harshman, J.; Dyke, G.; Feinstein, J.; Stanley, S.; Cibois, A.; Schikler, P.; Beresford, P.; García-Moreno, J.; Sorenson, M. D.; Yuri, T.; Mindell. D. P. (2004) "Phylogenetic relationships among modern birds (Neornithes): Toward an avian tree of life." p468–489 in Assembling the tree of life (J. Cracraft and M. J. Donoghue, eds.). Oxford University Press, New York. ISBN 0-19-517234-5