Cave of the Word Wizard (esperante Kaverno de la Vorta Sorĉisto) estas porinfana edukada videoludo eldonita en 1982 por Commodore 64 fare de Timeworks, Inc.[1]. Ĝi celas instrui literumadon.
Ludomaniero
La ludo okazas en la kaverno de sorĉisto, kie la ludanto devas literumi vortojn por superi obstaklojn. La ludanto literumas vortojn tajpante sur la klavaro, kaj ili samtempe aperas sur la ekrano. La parolaj komandoj kaj vortoj estas liverataj en la angla lingvo per komputila aŭda eligo. Dek vortlistoj estas disponigitaj por literumado, laŭ grada malfacileco. La ludanto ankaŭ povas krei proprajn listojn. Listo estas elektita ĉe la komenco de ĉiu ludo.
Cave of the Word Wizard enhavas plurnivelan kavernon, kiun la ĉefrolulo gvidata per la stirstango kaj elektebla kiel knabo aŭ knabino, esploras kun la celo trovi kelkajn kristalojn por foriri el la kaverno. La rolulo uzas poŝlampon por prilumi sian vojon ĉirkaŭ la areo por trovi la kristalojn, kiuj estas fiksitaj al la muroj en hazardaj lokoj.
La kaverno enhavas diversajn obstaklojn : fendojn por fali aŭ salti nivelon, ŝtonojn por stumbli, akvofosaĵojn por gliti kaj fali, kaj skorpionojn kaj serpentojn kiuj pikas. La ludanto povas salti super tiuj obstakloj uzante butonon de la stirstango. Se la persono falas aŭ estas pikita, la ludanto devas uzi unu el la 5 bandaĝoj kun kiuj li/ŝi komencis. Estas ŝtupetaroj por sekure iri supren kaj malsupren inter niveloj.
Laŭ variaj intervaloj aperas la Vorta Sorĉisto, kiu ordonas literumi vorton. Se la ludanto ĝuste tajpas la vorton, li ricevas novan bandaĝon kaj gratulon kiel "bone farite!" aŭ similan kuraĝigon. Se li atendis tro longe aŭ literumis malĝuste, li ricevas admonon, "Vi bezonas labori pri tio!" aŭ "Ĝi mallumiĝas!" (la poŝlampo tiam perdas energion).[2]
Referencoj
Eksteraj ligiloj