Castilfrío de la Sierra [kastilFRIo delaSJEra] estas municipo de Hispanio, en la regiono Kastilio kaj Leono, norde de la provinco Sorio kaj komarko Tierras Altas (Altaj Teroj) en la nordo de la provinco, kaj en la subkomarko Almarza. La loknomo Castilfrío de la Sierra estas etimologie komprenebla kiel Malvarma Kastelo de la Montaro.
Geografio
Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 12,16 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 35 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis 200 loĝantojn el la 1910-aj jaroj.
Ĝi distas 26 km de Sorio, provinca ĉefurbo. En ĝia teritorio inklude en la Reto Natura 2000 estas la Loko de Komunuma Intereso konata kiel Oncala-Valtajeros okupanta 407 hektarojn, nome 33% de la teritorio.
Historio
La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 10-a jarcento.
La popola arkitekturo estis renovigita ĉefe de eksterlokanoj, kiel la verkisto Fernando Sánchez Dragó.
Aktualo
Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj), forstado kaj transmigra brutobredado (ŝafoj kaj bovoj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun kultura kaj rura turismo, piedirado tra naturaj lokoj. Inter vidindaĵoj estas la preĝejo kun gotikaj elementoj kaj romanika baptujo.