Casparus Josephus Mertz [merc] (laŭ la latinlingva matrikulo), laŭ hungarlingve kutima nomordo Mertz János Gáspár, germane Johann Kaspar Mertz estis hungaria (eble germandevena) komponisto, klasika gitaristo. Li ĉiam uzis la nomformon J. C. Mertz, inter la personaj nomoj Jozefo kaj Johano estas supozata miso.
Casparus Josephus Mertz [1] naskiĝis la 17-an de aŭgusto 1806 en Pressburg (tiam la ĉefurbo de la Hungara reĝlando kaj parto de la Aŭstra imperio, nuntempa ĉefurbo de Slovakio kiel Bratislavo), li mortis la 14-an de oktobro 1856 en Vieno (Habsburga Imperio).
Biografio
Pri lernejaj jaroj de J. C. Mertz mankas informoj. Li estis aktiva muzikisto en Vieno inter 1840-1856, tiutempe aliaj elstaraj gitaristoj vivis tie, ekzemple Anton Diabelli, Mauro Giuliani, Wenzel Matiegka kaj Simon Molitor. Li turneis en Moravio, Pollando, Rusa Imperio, Berlino kaj Dresdeno. En 1842 li edziĝis. En 1846 Mertz preskaŭ mortis pro superdozo de striknino, kiu estis donita al li kiel terapio por neŭralgio.
Elektitaj komponaĵoj
- Ungarische Vaterlands-Blüthen op. 1 (por sola gitaro, 1840)
- Alessandro Stradella (Flotow) op. 51 (por 2 gitaroj, 1851)
- Divertissement über 'Der Prophet' (Meyerbeer) op. 32 (por violono, fluto, aldviolono, gitaro, 1851)
- Caprice sur un thème favori de C.M. de Weber op. 50 (por sola gitaro, 1852)
- Einsiedler's Waldglöcklein. Tonstück (por gitaro kaj piano, 1864)
- Ungarische Fantasie Op.65. No.1.
- Pianto dell'amante (Romanze) (por sola gitaro, 1886)
- Mazurko (por 2 gitaroj, origine neeldonita nur en 1985)
- Tarantulo (por 2 gitaroj, origine neeldonita nur en 1985)
Fontoj
Referencoj