Grandparte de la desegnaĵoj de Latuff rilatas al la konflikto inter israelanoj kaj palestinanoj, kiu, laŭ Latuff: "graviĝis post vizito al la regiono en la 1990-aj jaroj."[2] Ĉi tiuj kartunoj estas tre kritikemaj al Israelo[2] kaj oni kritikis lin pro uzado de "Kontraŭjudismajstereotipoj por la kontraŭtutmondiĝa movado."[3]
Latuff kritikadas la usonan militan agadon en Irako kaj Afganio. Li faris kartunojn por kontraŭusonanoj kaj desegnaĵojn asertantajn, ke la agoj de Usono estis motivitaj de petroleo-profitoj.
En sia bildstria serio Rakontoj de la Iraka Milito (arabeحكايات من حرب العراق), li portretas kiel superheroo "Juba, la bagdada kaŝpafisto",[15][16][17] figuro en la iraka ribelaro konita por mortigi multajn usonajn soldatoj.[18] Li ankaŭ faris karikaturon de usona eksprezidanto George W. Bush ridante pri la usona mortnombro.[19]
Ekde 2010, li daŭre produktis kartunojn pri la Araba printempo, en kiuj li favoris la revoluciulojn. Post la venkoj en Tunizia, Egipto kaj Libio, liaj desegnaĵo emfazis la minacon de kontraŭrevolucio aŭ okcidenta interfero. Kelkaj de liaj desegnaĵoj estis montritaj publike en amasprotestoj en arabaj landoj.[20][21][22]