Tiuj plantoj estas tropikaj rezinhavaj aŭ aromacaj arboj kaj arbedoj kun alternantaj, pinate kunmetitaj folioj, malgrandaj verdecaj floroj. La frukto estas drupo.
olibanarbo (Boswellia carteri) estas nordafrika, hinda arbo kun pinataj folioj kaj kvinpetalaj, blankaj floroj. El ties trunkoŝelo estas elgajnita gumrezino nomata olibano, uzata kiel incenso kaj farmacie. Ĝi eligas spicajn odorojn dum ardigo.