Burgstetten - prononco [BURKŝtetn] - estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Rems-Murr kaj en la distriktaroStutgarto de la federacia landoBaden-Virtembergo, kaj estas trafluata per la rivereto Murr kiu konsistigas parton de la distrikta nomo. Fine de decembro 2022 la komunumo havis 3738 loĝantojn sur areo de 10,29 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 363 loĝantoj/km². La landa ĉefurbo Stutgarto situas proksimume 25 kilometrojn sudokcidente, kaj la najbara urbo Backnang situas rekte oriente.