Burgo Olbrück

burgo Olbrück

La ruino de la burgo Olbrück situas je 470 m alteco super marnivelo sur vulkana konuso (fonolito) supre de la vilaĝo Niederdürenbach en la mezmontaro Ejfelo en la distrikto Ahrweiler, germana federacia lando Rejnlando-Palatinato. Ĝi estas la de malproksime videbla signo de la valo de la rivero Brohl.

Priskribo

La burgo estas altaĵburgo kun romba projekciaĵo. La burgon dominas la 34 m alta ĉefturo centre de la konstruaĵo. Krom la turo konserviĝis kelkaj loĝdomoj, ekonomiaj konstruaĵoj kaj la ĉirkaŭmuro.

Historio

En la plej malnovaj dokumentoj la burgo kaj la senjorlando Olbrück nomiĝis Oleburg kaj Holebriche. Pli ol 15 familioj estis posedantoj de la burgo ekde ĝia fondiĝo ĉirkaŭ la jaro 1050. La burgo estis detruita plurfoje kaj ĉiam ree konstruita.

Literaturo

  • Wolfgang Dietz: 1689/90 bis 1989/90 – Zerstörung und Wiederaufbau der Burg Olbrück. In: Kreis Ahrweiler (Hrsg.): Heimatjahrbuch Kreis Ahrweiler 1990. Weiss, Monschau 1989, ISSN 0342-5827, S. 117ff (online Arkivigite je 2016-03-04 per la retarkivo Wayback Machine).
  • Wolfgang Dietz: Burg und Herrschaft Olbrück. Aufstieg und Niedergang einer der ältesten Eifelburgen. 3. Auflage. Eigenverlag, Galenberg 2001.
  • Hans Gerhards: Burg Olbrück. Wahrzeichen des Zissener Ländchens. In: Kreis Ahrweiler (Hrsg.): Heimatjahrbuch für den Landkreis Ahrweiler 1961. Weiss, Monschau 1960, ISSN 0342-5827, S. 87ff (online Arkivigite je 2009-09-28 per la retarkivo Wayback Machine).
  • Hermann Höfer, Wolfgang Dietz: Neue Perspektiven für die Burg Olbrück. In: Kreis Ahrweiler (Hrsg.): Heimatjahrbuch Kreis Ahrweiler 2000. Weiss, Monschau 1999, ISSN 0342-5827, S. 50ff (online Arkivigite je 2016-03-04 per la retarkivo Wayback Machine).
  • Hans-Peter Pracht: Burg Olbrück. Aachen 2001.
  • Hans-Peter Pracht: Die Burg Olbrück. Aus der Geschichte, Entwicklung und dem Werdegang einer der ältesten Eifelburgen an der südlichen Grenze des Kreises Ahrweiler. In: Kreis Ahrweiler (Hrsg.): Heimatjahrbuch Kreis Ahrweiler 1982. Weiss, Monschau 1981, ISSN 0342-5827, S. 74ff (online Arkivigite je 2016-03-04 per la retarkivo Wayback Machine).

Eksteraj ligiloj