La aranĝo jubileis la Unuan Kongreson okazintan samurbe 100 jarojn antaŭe kaj disvolviĝis en la sama ejo kiel tiu, nome en la urba teatrejo. Kongrestemo estis:
“
1905-2005 Esperanto: perspektivoj post 100 jaroj da renkontiĝoj
”
Oficiale partoprenis 550 aliĝintoj el 23 landoj[2]. Krome ĉeestis ne registritaj partoprenantoj kiuj ne povis aliĝi ĉar la aliĝantnombro estis limigita je 550 pro la akcepteblecoj de la salonoj.
Solenaĵoj
La solena inaŭguro okazis la 26an de marto en la mateno kun paroladoj de Richard Valet[3], prezidanto de la Organiza Komitato, Frédéric Cuvillier (la urbestro de Bulonjo), de Louis-Christophe Zaleski-Zamenhof (nepo de la iniciatinto de Esperanto), reprezentantoj ŝtataj, regionaj konsulaj kaj universitataj. La inaŭgura parolado kiun L.L. Zamenhof faris en la sama loko unu jarcenton antaŭe estis redirita de A. Lagrange kaj komentita de L-C Zaleski. Sekvis ĝin defilado tra la urbo kaj ceremonia dismeto de floroj al la busto de Zamenhof staranta sur la placo Zamenhof[4].
↑Roland Breton, emerita profesoro pri geografio (Universitato Paris-VIII), aŭtoro de Atlas des langues, specialisto pri la geografio de la lingvoj : «La lingva demando en Barato kaj en Eŭropa Unio» — plivastiĝanta Eŭropo frontas ampleksajn lingvajn problemojn, kompareblajn al tiuj de Barato, kiu siatempe jam adoptis la moton «Egaleco en diverseco»
↑Jean-Claude Lescure, profesoro ĉe la Universitato de Grenoble, direktoro de la ĵurnalisma altlernejo ĉe la Instituto pri Politikaj Studoj de Parizo, historiisto : «Kiel la oficialaj instancoj traktis Esperanton antaŭ 1940»
↑Simpozio: Lingvoj kaj la strebo al justa tutmondiĝo : la centjara sperto de Esperanto-renkontiĝoj