Brunó F. Straub, hungare Straub Ferenc Brunó estis hungara biokemiisto, ŝtatestro, membro (korespondanta en 1946, ordinara en 1949) de Hungara Scienca Akademio.
Brunó F. Straub naskiĝis la 5-an de januaro 1914 en Hungario, en Nagyvárad (nuntempa Oradeo en Rumanio). Li mortis la 15-an de februaro 1996 en Budapeŝto.
Biografio
Brunó F. Straub instruis en universitato de Szeged ekde 1937. Post la 2-a mondmilito li estris filion de universitato en Budapeŝto, krome li dufoje estis subprezidanto de Hungara Scienca Akademio. Li estis parlamentano inter 1985–1990. Li ricevis premiojn Kossuth en 1948 kaj 1958, krome ankaŭ aliajn premiojn. Lia edzino estis Gertrúd Fischer.
Verkaro (elekto)
- Biokémia 1949
- Általános, szervetlen és analitikai kémia 1950
- Szerves kémia 1951
- Általános és szervetlen kémia 1958
Fontoj