La Brazila kreko aŭ Brazila anaso (Amazonetta brasiliensis) estas la ununura anaso de la genro Amazonetta. Ĝi estis iam konsiderata membro de la grupo de Kairinenoj, sed pli ĵusaj analizoj indikis, ke ĝi apartenas al la klado de sudamerikaj plaŭdanasoj kiu inkludas ankaŭ la speciojn de la Krestanaso, la Bronzflugila anaso, kaj eble ankaŭ la vaporanasojn (Johnson & Sorenson, 1999).
Tiu anaso estas helbruna. Masklo distingiĝas el ino ĉar havas ruĝajn bekon kaj krurojn, kaj havas distingan palgrizan areon ĉe la flankoj de kapo kaj kolo. La koloro de tiuj membroj estas multe pli senkolora ĉe inoj.
La Brazila anaso loĝas en paroj aŭ en malgrandaj grupoj de ĝis 20 birdoj. Ambaŭ gepatroj idozorgas. Ili manĝas semojn, fruktojn, radikojn kaj insektojn, dum anasidoj manĝas nur insektojn.
A. brasiliensis brasiliensis (Malgranda brazila anaso), la nomiga raso, troviĝanta en Brazilo, Gujanoj, centra Venezuelo, orienta Kolombio, kaj nordorienta Peruo.[2]
IUCN (2009) BirdLife International, IUCNlink, 141489, Amazonetta brasiliensis, konsultita la 08 Jan 2009
Johnson, Kevin P. & Sorenson, Michael D. (1999): Phylogeny and biogeography of dabbling ducks (genus Anas): a comparison of molecular and morphological evidence. Auk116(3): 792–805. PDF plena tekstoArkivigite je 2007-02-05 per la retarkivo Wayback Machine