Botrugno - prononco [boTRUNjo] - estas komunumo de Italio. Ĝi apartenas al la administra regiono Apulio (italePuglia) kaj al la provinco Leĉo (itale Lecce). Laŭ la stato de 2023 en la komunumo vivis 2 613 loĝantoj sur areo de 9,75 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 268 loĝantoj/km². Kristana patrono estas la sankta Orontius de Lupiae (Leĉo), kies memortago sekve estas la komunuma festotago. En la eta komunumo de eĉ ne 3000 loĝantoj ekzistas almenaŭ ses katolikaj kirkoj - tio eĉ en la tre katolika Italio estas densa provizo de preĝolokoj.