La Borda enigmatolimno (laŭ la latina scienca nomo Aenigmatolimnas marginalis, sed ankaŭ Stria enigmatolimno) estas birdospecio de la familio de Raledoj kaj ordo de Gruoformaj. Ĝi estas la nura specio en la genro Aenigmatolimnas, estinte iam inkludita en Porzana aŭ en la nuligitan genron Poliolimnas. Ĝia preciza rilataro, tamen, estas ankoraŭ enigma, kio rezultis en la genronomo.
Teritorio
Ĝi troviĝas en Okcidenta Afriko, Centra Afriko kaj eĉ ĝis Suda Afriko, nome en Kameruno, Komoroj, Respubliko Kongo, DRK, Eburbordo, Gabono, Ganao, Kenjo, Malavio, Namibio, Niĝerio, Ruando, Sejŝeloj, Sudafriko, Tanzanio, Ugando, Zambio, kaj Zimbabvo.
Oni registris vagantojn en Kuvajto, Italio, Alĝerio, Maroko kaj Libio.
Aspekto
Ĝi estas mezgranda akvobirdo malhelbruna kun blankaj strietoj dorse, ruĝecbruna okulareo kaj blankaj gorĝo kaj ventro.
Bildaro
Referencoj
Eksteraj ligiloj