GrafoBorbála Andrássy [andrAŝi], laŭ la hungarlingve kutima nomordo kaj kun plena nomo Andrássy Mária Theodóra Julianna Borbála estis hungarataglibristo. Ŝiaj nobelaj antaŭnomoj estis csíkszentkirályi kaj krasznahorkai [ĉIksentkirAji krasnahorkai], ŝia nomvarianto post la geedziĝo estis Pallavicini-Andrássy Borbála. Ŝiaj gepatroj estis Tivadar Andrássy kaj Eleonóra Zichy, ŝia edzo estis György Pallavicini, ŝia plej konata filo estis Antal Pálinkás-Pallavicini.
Borbála Andrássy ekde 1905 estis edukita fare de Gyula Andrássy (pli juna). Ŝi edziniĝis en 1911, poste ŝi naskis kvarfoje inter 1912-1922, ŝi vidviniĝis en 1946. Ŝia feliĉa familia vivo rompiĝis en la frua socialismo kaj ŝi estis deportita inter 1951-1953 al Besenyszög. Depost fiasko de la hungara revolucio de 1956 ŝi disidis al Vieno, fine ŝi vivis ĝismorte en Montrealo. Ŝi verkis taglibron ekde ŝia frua vivo kontinue, sed ŝi neniiĝis ilin antaŭ la deportado. Poste ŝi denove verkis taglibron ĝismorte, kiujn ŝiaj idoj eldonis.
Ŝiaj libroj
Pallavicini–Andrássy Borbála kitelepítési és 1956-os naplója (1990)
A lelkünkhöz nem nyúlhatnak. Kitelepítési és 1956-os napló (2016, 2018)