Ili estas moltigaj plantoj (en kontinenta klimato) aŭ arboj, arbedoj (tropike). Ili havas foliojn (kaj tigojn) kun haroj, ofte rigidiĝantaj pro kalkiĝo aŭ silikiĝo tiel nomata en kelkaj naciaj lingvoj rasp-foliaj.
oficina borago (Borago officinalis) (vidu la foton) unujara herbo kun ĉielbluaj, radformaj floroj, multe vizitataj de abeloj. Ornamplanto.
simfito (Symphytum): specioj de simfito estas plurjaraj herboj kun maldika aŭ iukaze tuberoforma rizomo, ebenrandaj, ofte rigidharaj folioj pli-malpli sukerhavantaj, kun cincine kunmetitaj, tubkorolaj, ofte pendantaj floroj kaj kun kvarpartaj fendofruktoj. Vivas en malsekaj kampoj, arbaroj.
heliotropo (Heliotropium): specioj de heliotropo estas herboj aŭ arbedoj kun forte bonodoraj blankaj, purpur-violkoloraj floroj, kiuj turniĝas laŭ la suno. Ili estas ĝardene kaj subvitre kulturataj.
Heliotropium peruvianum uzatas en la parfumindustrio
ekio (Echium): specioj estas unu aŭ plurjaraj herboj kaj arbedoj, precipe disvastigitaj en la mediteraneaj landoj, kun nesimetrie funelformaj floroj, aranĝitaj en ofte grandaj cumoj.
Echium vulgare (vidu la foton) oftas en sekaj lokoj
pulmonario (Pulmonaria): specioj estas malaltaj staŭdoj kun ovolancetformaj, haraj folioj kaj kun funelformmaj, plej ofte ruĝaj aŭ blankaj floroj en cincinoj (pulmoherbo)
Pulmonaria officinalis oftas en arbaroj kontinentaj, ĝi havas blankmakulitajn foliojn, ruĝaj florojn, kiuj bluiĝas post la florado. Kuracplanto.
miozoto (Myosotis) (vidu la foton): specioj estas unu kaj plurjaraj herboj, el kiuj la plimulto havas bluajn, radformajn, kvinnombrajn florojn en cumoj. En la blua floro estas flavaj gorĝaj skvamoj (fornices) Ili vivas en arbaroj, marĉoj, agroj.