Bona Henriko (Blitum bonus-henricus (L.) RCHB., sin.: Chenopodium bonus-henricus L.), estas plantspecio el la genroBlitum en la familio de la Amarantacoj (Amaranthaceae). Tiu ĉi specio iam apartenis al la genro Ĉenopodio (Chenopodium).
La bona Henriko kreskas kiel multjaraherba planto kaj ricevas alton de 10 ĝis 80 cm. Ĝi havas plurajn starantajn tigojn sen branĉoj . Ĝi odoras milde.[1] La bona Henriko estas hemikriptofitastaŭdo, kiu havas ĝis 1,5 cm dika ,[2] karneca radiko.[3]
La alternestarantaj folioj estas relative grandaj. La subaj folioj longas de 5 ĝis 11 cm kaj larĝas 3 ĝis 9 cm[1] kaj ili estas triangulaj ĝis lancoformaj; preskaŭ kompletrandaj kaj havas ĝis 15 cm longan.[2][3][4]
La 3 ĝis 5 mm dikaj florvolvaĵoj estas aranĝitaj en mallangaj disbranĉiĝoj en ofte pendantaj floraroj, kiuj nur havas je iliaj malsupraj partoj foliojn.[2] La terminale starantaj floroj estas duseksaj kun kvin involukraj folioj kaj kvin stamenoj. La flanken starantaj duseksaj aŭ inaj floroj havas tri ĝis kvin stamenojn.[2][2][3]
La fruktoj estas nur unusemaj nuksoj, kiuj defalas kune kun la involukro; la perikarpo gluas ĉe la semo. La lentoforma semo staras vertikale en la terminalaj floroj kaj horizontale en la flanke starantaj. La semoj havas grandecon de 1,5 ĝis 2,2 mm. Ilia surfaco estas malhelruĝe bruna ĝis nigra, nebrila kaj havas malprofundan rilon.[3]
La planto floras de aprilo ĝis oktobro.[3] La nepompaj floroj de la Bona Henriko estas polenigataj de la vento; ili estas „poleno-diskofloroj“ .[5] La plej multaj de la floroj de floraro floras samtempe.[6] La stigmoj iĝas maturaj antaŭ la stamenoj.[6] La disvastigo okazas epizooĥorie), endozooĥorie kaj antropoĥorie).[5][7]
La planto havas sian disvastigocentron en Mezeŭropo, sur la Britaj insuloj kaj en okcidenta Francujo.[10] Ĝi kreskas en la nordo ĝis suda Skandinavio, en oriento ĝis okcidenta Rusujo kaj en la mediteranea regiono en montaroj.[10] Ĝi ekloĝis en la oriento de Nordameriko.[1]
Sistematiko
La unua priskribo kiel Chenopodium bonus-henricus okazis 1753 fare de Carl von Linné en Species Plantarum 1, p. 218.[11] La nomo Blitum bonus-henricus (L.) RCHB. estis nur uzata ekde 1832 de Ludwig Reichenbach en Flora germanica excursoria (volumo 2, p. 582).[12] Laŭ pli novaj molekulaj esploroj [13][14] la planto estas pli proksime parenca al la genro Spinacia ol al la Ĉenopodioj (Chenopodium). Tial Fuentes-Bazan et al. metis la planton (2012) refoje en la genro Blitum. Kune kun Spinacia ĝi formas la tribon Anserineae.[15]
Sinonimoj estas Agathophytum bonus-henricus (L.) MOQ., Anserina bonus-henricus (L.) DUMORT., Atriplex bonus-henricus (L.) CRANTZ, Chenopodium bonus-henricus L., Orthospermum bonus-henricus (L.) SCHUR kaj Orthosporum bonus-henricus (L.) T. NEES.[16] . Krome ekzistas jenaj sinonimoj Blitum perenne BUBANI, Chenopodium hastatum ST.-LAG., Chenopodium ruderale KIT. EX MOQ., Chenopodium ruderale ST.-LAG., Chenopodium sagittatum LAM., Chenopodium spinacifolium STOKES, Chenopodium triangulare DULAC, Chenopodium triangularifolia GILIB. kaj Orthosporum unctuosum MONTANDON.[17]
Uzado
Nutraĵplanto
Kiel natura legomo la planto estas uzata multoble. La junaj ankoraŭ ne floranaj plantoj estas uzataj kiel spinaco. Maljunaj folioj estas amaraj. La 12 cm longaj ŝosoj estas preparataj kiel asparago. En Balkanio oni faras el la rizomoj konfektaĵon kiu gustas kiel arakida butero.[5] La florojn oni povas prepari kiel brokolo.
La Bona Henriko povas esti uzata kiel tinktura planto. Ĝi kreas oraj-verdaj koloroj.
Referencoj
↑ 1,01,11,2Steven E. Clemants, Sergei L. Mosyakin: Chenopodium.en (online).
↑ 2,02,12,22,32,4Pertti Uotila: Chenopodium. In: Bengt Jonsell (Hrsg.): Flora Nordica. Volume 2. Chenopodiaceae to Fumariaceae. Bergius Foundation, Royal Swedish Academy of Sciences, Stockholm 2001, ISBN 91-7190-037-3.
↑ 3,03,13,23,33,4Karl Heinz Rechinger (Hrsg.): Illustrierte Flora von Mitteleuropa. Pteridophyta, Spermatophyta. Begründet von Gustav Hegi. 2., völlig neubearbeitete Auflage. Band III. Teil 2: Angiospermae: Dicotyledones 1 (Phytolaccaceae – Portulacaceae), Paul Parey, Berlin/Hamburg 1959–1979, ISBN 3-489-60020-7, S. 601–603.
↑ 4,04,1Hans Ernst Heß, Elias Landolt, Rosmarie Hirzel: Flora der Schweiz und angrenzender Gebiete 1: Pteridophyta bis Caryophyllaceae. Birkhäuser, Basel 1967, S. 748.
↑Ruprecht Düll, Herfried Kutzelnigg: Taschenlexikon der Pflanzen Deutschlands. Ein botanisch-ökologischer Exkursionsbegleiter zu den wichtigsten Arten. 6. völlig neu bearbeitete Auflage. Quelle & Meyer, Wiebelsheim 2005, ISBN 3-494-01397-7, S. 128.
↑ 10,010,1Jaakko Jalas, Juha Suominen (Hrsg.): Atlas Florae Europaeae. Distribution of Vascular Plants in Europe. 5: Chenopodiaceae to Basellaceae. Akateeminen Kirjakaupa, The Committee for Mapping the Flora of Europe & Societas Biologica Fennica Vanamo, Helsinki 1980, ISBN 951-9108-04-1.
↑Gudrun Kadereit, Evgeny V. Mavrodiev, Elizabeth H. Zacharias, Alexander P. Sukhorukov: Molecular phylogeny of Atripliceae (Chenopodioideae, Chenopodiaceae): Implications for systematics, biogeography, flower and fruit evolution, and the origin of C4 Photosynthesis, In: American Journal of Botany. Band 97, Nr. 10, 2010, S. 1664–1687, DOI:10.3732/ajb.1000169.
↑Susy Fuentes-Bazan, Guilhem Mansion, Thomas Borsch: Towards a species level tree of the globally diverse genus Chenopodium (Chenopodiaceae). In: Molecular Phylogenetics and Evolution. Band 62, Nr. 1, 2012, ISSN1055-7903, S. 359–374, DOI:10.1016/j.ympev.2011.10.006 .
↑Susy Fuentes-Bazan, Pertti Uotila, Thomas Borsch: A novel phylogeny-based generic classification for Chenopodium sensu lato, and a tribal rearrangement of Chenopodioideae (Chenopodiaceae). In: Willdenowia. Band 42, Nr. 1, 2012, S. 18. DOI:10.3372/wi.42.42101
↑[Bona henriko ĉe Tropicos.org. Missouri Botanical Garden, St. Louis Eintrag bei Tropicos], abgerufen 25. Jan. 2012.