Bollywood Hungama (lit. "manio pri Bolivudo" en la hindia), antaŭe konata kiel IndiaFM (aŭ IndiaFM.com), estas distra retejo pri filmoj kaj profesiuloj de Bolivudo, posedata de la firmao Hungama Digital Media Entertainment, kiu akiris la retejon en 2000. Ĝi havas sian bazon en Mumbajo.
La retejo disponigas novaĵojn ligitajn al la hindi-lingva filmindustrio, precipe Bolivudo, filmrecenzojn kaj raportojn pri komercaj sukcesoj aŭ malsukcesoj de unuopaj filmoj. Lanĉite la 15-an de junio 1998, la retejo estis origine nomita "IndiaFM.com". Ĝi ŝanĝis sian nomon al "Bollywood Hungama" en 2008.
Eksteraj ligiloj
[[Dosiero:Lua-eraro en package.lua, linio 80: module 'Modulo:Portalo/bildoj/k' not found.|40px|Ĝermo pri kino |ligilo=]] |
Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estas ĝermo pri kino.
|