En budhismo, bodio[1] (palie 𑀩𑁄𑀥𑀺, bodhi, sanskrite बोधि) estas kompreneco de budho pri la vera naturo de aferoj. Ĝi estas ofte tradukita kiel vekiĝo aŭ kleriĝo.
Etimologio
La vorto bodhi estas abstrakta substantivo kreita el la verba radiko √budh-, kiu signifas “vekiĝi, rimarki, scii, kompreni”; tial, la vorto laŭetimologie signifas “vekiĝinteco, rimarkinteco” ktp.
La termino estis transliterita al aliaj lingvoj, ekzemple, japane 菩提, bodai.
Priskribo
La ekzakta signifo de bodio dependas de la kunteksto kaj religia tradicio.
|
| „ It is not at all clear what gaining bodhi means. We are accustomed to the translation “enlightenment” for bodhi, but this is misleading […] It is not clear what the buddha was awakened to, or at what particular point the awakening came. ” | | „ Ne estas klara tio, kion akiri bodion signifas. Ni kutimas la tradukon “vekiĝo” por bodio, sed tio estas miskomprenigema […] Ne estas klara tio, je kio la budho vekiĝas, aŭ tie, kie la vekiĝo okazis. ” | — K. R. Norman, [2]:25 |
|
Laŭ Norman, bodio probable originale signifis la scion ke oni atingis nirvanon.[2]:30 Laŭ Gombrich, la emfazo pri kompreno estis posta disvolviĝo.[3]
En teravado, bodio signifas la ekscion de la kvar etaĝoj de vekiĝo kaj arahantiĝo: bodio estas la plej supra kompreno, kio kaŭzas nirvanon. La identigo de bodio kaj la kvar noblaj veroj estas posta doktrina evoluo en teravado.
En mahajano, bodio signifas la komprenon de la budho-naturo, aŭ la nedualeco de la absoluto kaj la relativo, aŭ la malpleneco de ĉio (sanskrite शून्यता), aŭ tieco (sanskrite तथाता).[4]
Rilataj uzoj
La vorto bodio okazas en diversaj budhismaj terminoj. Ekzemple, la bodiarbo estas la arbo, kie la Budho atingins bodion. En mahajano, la termino bodisatvo laŭetimologie signifas “bodi-estaĵon”. Simile, la bikŝuo Bodidarmo estis nomita laŭ bodio kaj darmo.
Referencoj
Vidu ankaŭ