Blankfrunta ansero

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Blankfrunta ansero
Anser albifrons subsp. albifrons
Anser albifrons subsp. albifrons

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Anseroformaj Anseriformes
Familio: Anasedoj Anatidae
Genro: Ansero
Specio: A. albifrons
Anser albifrons
(Scopoli, 1769)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
  • A. a. albifrons
    Eŭropa blankfrunta ansero
  • A. a. frontalis
    Pacifika blankfrunta ansero
  • A. a. gambeli
    Gambela blankfrunta ansero
  • A. a. elgasi
    Tula ansero (disputita)
  • A. a. flavirostris
    Gronlanda blankfrunta ansero
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Blankfrunta ansero (Anser albifrons) estas specio el la ordo de Anseroformaj birdoj kaj familio de Anasedoj. La nomata ankaŭ Granda blankfrunta ansero estas plej proksime rilata al pli malgranda Malgranda anseroMalgranda blankfrunta ansero (A. erythropus). En Eŭropo ĝi estas konata simple kiel "Blankfrunta ansero"; en Nordameriko ĝi estas konata kiel Granda blankfrunta ansero (aŭ "Granda blankfruntulo"), kaj tiu nomo estas pli kaj pli adoptata ankaŭ internacie.[1] Ĝi estas nomata tiele pro la makulo de blankaj plumoj borde de la bekobazo. Sed eĉ pli distinga estas la salpipraj markoj surbruste de plenkreskuloj, pro kio tiu ansero estas nomata populare "Specklebelly" (makulventrulo) en Nordameriko.[2]

Aspekto

Juna Blankfrunta ansero en vintrejo
Natura ansero sur nesto
Montrante klare la blankan bekobazan nomigan markon
Blankfrunta ansero sur frosto
Anser albifrons - MHNT

Ĝi longas ĉ. 70 cm averaĝe sed 64–81 cm, havas enverguron de 130–165 cm kaj pezas maksimume 3,5 kg, sed ĝenerale 1.93–3.31 kg.[3][4] Ili estas pli malgrandaj ol la Griza ansero. La femala kaj maskla birdoj havas plumojn de preskaŭ sama koloro, kun larĝa kaj blanka strizono sur la frunto kaj supra bekobazo, kion havas ankaŭ la Malgranda ansero, sed ne la aliaj grizaj anseroj. Ĉiukaze eblas distingi ĝin el la Malgranda ansero, pro sia grando kaj pro manko de la flava okulringo de la Malgranda ansero, krom ke la rimarkinda blanka vizaĝa marko ne etendas tiom supre al la frunto kiom ĉe la Malgranda.[5]. La dorso, ŝultroj kaj flankoj estas malhelgrizaj, dum la plumrandoj helverdetaj. Plenkreskuloj havas nigrajn rimarkindajn makulojn en brusto. La supraj flugilplumoj estas malhelaj sed kun strioj ne tiom helaj kiom ĉe la Fabansero. La vosto estas nigrecbruna kun blankaj mallarĝa fino kaj subpuga bendo. La ventro estas grizecblanka.

La masklo estas tipe pli granda, sed ambaŭ seksoj estas similaj laŭ aspekto – grizecbrunaj birdoj kun helgrizaj brustoj kun malhelbrunaj al nigrecaj makuloj kaj strioj. Kaj maskloj kaj inoj havas ankaŭ roskolorecajn bekojn kaj la kruroj estas briloranĝaj.[2]

Diferencoj inter eŭropaj kaj gronlandaj birdoj

La aspekto de eŭropaj aŭ rusiaj Blankfruntaj anseroj, de la raso albifrons unuflanke, kaj de la gronlandaj Blankfruntaj anseroj, de la raso flavirostris, diferencas pro nombraj karakteroj. Gronlandaj Blankfruntaj anseroj, en ĉiuj plumaroj, aspektas pli malhelaj kaj pli 'oleecaj' o la eŭropaj Blankfruntaj anseroj, kaj ripoze kaj dumfluge.[6]

Jenaj estas diferencoj kiuj koncernas la unuavintran plumaron:[6]

  • Dorso kaj skapularaj de flavirostris havas mallarĝajn, nedistingajn palajn bordojn kreantajn uniforman aspekton ĉe la birdaj supraj partoj, dum albifrons havas rimarkindajn blankecajn bordojn kreantajn evidentajn striecajn suprajn partojn
  • La triarangaj de flavirostris havas nedistingajn palajn bordojn, dum tiuj palaj bordoj estas pli rimarkindaj ĉe albifrons
  • La malgrandaj kaj mezaj supraj flugilkovriloj de flavirostris havas mallarĝajn, nedistingajn palajn bordojn, kreantajn pli uniforman aspekton ĉe flugilo, dum ĉe albifrons, tiuj bordoj estas elstaraj kaj larĝaj, kreante flugilstriojn
  • La grandaj kovriloj de flavirostris estas malhelgrizaj, kun mallarĝa blanka pinto, formante mallarĝan flugilstrion; ĉe albifrons ili estas bluecgrizaj, kun elstaraj blankaj pintoj, formantaj klaran flugilstrion
  • La flanka strio estas mallarĝa kaj blanka ĉe flavirostris, sed larĝa kaj brilblanka ĉe albifrons
  • La vosto de flavirostris estas malhelbruna, kun tre mallarĝaj blankaj pinto kaj flankoj; tiu de albifrons estas malhelgriza, kaj la blankaj pinto kaj flankoj estas almenaŭ duoble larĝaj ol la korespondaj areoj ĉe flavirostris
  • La beko de flavirostris estas oranĝecflava kun malhela pinto, kompare kun la brilrozkolora beko de albifrons kiu havas nur nuancon de malhelo ĉe la pinto; krome la beko de flavirostris estas pli longa kaj aspektas pli svelta ol tiu de albifrons

La ventra strieco de plenkreskuloj estas averaĝe pli etenda ĉe flavirostris ol ĉe albifrons, sed la individua variado en ambaŭ formoj faras tion de limigita uzado kiel identigilo.[6]

La beko de plenkreskaj gronlandaj Blankfruntaj anseroj estas ankaŭ oranĝecflava baze, sed povas estis pli rozkolorecflava ĉe la ekstera duono, tele proksime laŭ koloro al la eŭropaj Blankfruntaj anseroj; la kolordiferenco estas pli facile determinata en senkolora, ebena lumo ol ĉe dum brila sunlumo.[6]

Taksonomio

Anser albifrons albifrons

La Granda blankfrunta ansero estas dividata en kvar subspecioj. La nomiga subspecio A. a. albifrons reproduktiĝas en plej malproksima nordo de Eŭropo kaj Azio, kaj vintras sude kaj okcidente en Eŭropo.

Ekzistas du aliaj rasoj kun limigitaj teritorioj en norda Nordameriko: A. a. gambeli en interna nordokcidenta Kanado, kiu vintras en marbordoj de la Golfo de Meksiko, iome pli granda ol la nomiga formo, kaj la Tula ansero, A. a. elgasi, en sudokcidenta Alasko, plej granda kaj longbeka el ĉiuj, kiu vintras en Kalifornio. Ĉiuj tiuj rasoj estas similaj laŭ plumaro, diference nur laŭgrande.[7]

Fine la tre distinga Gronlanda blankfrunta ansero, A. a. flavirostris, kiu reproduktiĝas en okcidenta Gronlando, estas multe pli malhela ĝenerale, kun nur tre mallarĝa blanka vostopinto (pli larĝa ĉe la aliaj rasoj), pli nigra strieco en ventro, kaj kutime havas oranĝecan (ne rozkolorecan) bekon. Ili vintras en Irlando kaj en okcidenta Skotlando.

Birdoj kiuj reproduktiĝas en plej malproksima oriento de Siberio oriente al arkta Kanado, kiuj vintras en Usono kaj Japanio, estis priskribitaj kiel A. a. frontalis surbaze de siaj iom pligranda grando kaj marĝene pli longa beko. Alia ebla orientazia subspecio albicans estis priskribita. Studo de 2012 trovis, ke frontalis kaj albicans ne meritas statuson de subspecio, el kiuj la unua estis sinonimigita per gambelli kaj la lasta per la nomiga subspecio; tiu studo trovis, ke tiuj formoj estis nomigitaj el vintrejoj el specimenoj kies reproduktaj teritorioj estis nekonataj.[8]

Ĵusaj ekologiaj studoj sugestas ke la gronlandaj birdoj estu probable konsiderataj kiel separata specio el A. albifrons.[9] De partikulara intereso estas ties nekutima longa periodo de idozorgado kaj asociado, kiu povas daŭri kelkajn jarojn kaj povas inkludi avecajn ligojn, eble unike inter Anseroformaj.

Anseraro.

Laŭ Alan P. Peterson, tiu specio estas konstituata de kvin subspecioj kiuj estus la jenaj:

  • Anser albifrons albifrons (Scopoli) 1769
  • Anser albifrons elgasi Delacour & Ripley 1975
  • Anser albifrons flavirostris Dalgety & P. Scott 1948
  • Anser albifrons frontalis S.F. Baird 1858
  • Anser albifrons gambelli Hartlaub 1852

Vivloko

Dumfluge

Tiu holarktisa birdo reproduktiĝas de la arkta marbordo de Siberio ĝis la Beringa Markolo, en la norda ekstremo de Nordameriko (Alasko kaj Kanado), okcidentaj Eŭropo kaj Groenlando, kaj travintras en la nordaj partoj de Japanio, Ĉinio, Hindio kaj Birmo, en Kaspia Maro, Nigra Maro (Turkio), Danubo (Balkanio), Mediteranea regiono, Nordameriko (suda Usono) kaj Meksika Golfo. Videblas vintre ankaŭ en Britio kaj en Francio (Bretonio, marbordo de la Manika Markolo kaj en Kamargo.

En Ĉinio la Blankfrunta ansero (Anser albifrons) troviĝas en la norda kaj meza partoj de Hejlongĝjang, suda Ljaŭning, okcidenta Ŝinĝango, sudokcidenta parto de Ĉangdu, Tibeto kaj la vasta regiono inter la marbordaj provincoj de orienta Ĉinio kaj Hunano kaj Hubejo.

La nordamerikaj mezkontinentaj birdoj de la subspecio A. a. gambeli – kiuj en 2010 havis populacifalon de ĉirkaŭ 710,000 birdoj – reproduktiĝas el la Alaska Norda Deklivaro tra okcidenta kaj centra kanada Arkto. La Tula ansero de la Amerika pacifika marbordo, kiu en 2010 nombris proksimume 650,000 birdoj, nestumas en okcidenta Alasko. La mezkontinentaj anseroj ariĝas frue ĉiun aŭtunon en la prerioj deokcidenta Saskaĉevano kaj orienta Alberto, kaj pasas kelkajn semajnojn manĝante antaŭ direkti sin al vintrejaj areoj ĉe la Golfo de Meksiko, en norda Meksiko.[2] La pacifikaj birdoj migras suden laŭ la pacifika marbordo, kaj restas ĉefe en la Baseno Klamath de suda Oregono kaj norda Kalifornio kaj vintras, eventuale, en la Kalifornia Centra Valo.[2] La Tula ansero estas tre rara kaj estis tie ekde la lasta duono de la 19a jarcento,[10] supozeble ĝi estis tuŝita pro detruo de sia vintreja habitato pro homa setlado.[7]

Dumfluge (videblas la malhelaj markoj en subaj partoj)

En la Brita Insularo, vintrumas du rasoj: nome gronlandaj birdoj en Skotlando kaj Irlando, kaj rusiaj birdoj en Anglio kaj Kimrio. Ili ariĝas en farmoj ĉe preferataj tradiciaj lokoj, kun fama aro ariĝanta ĉe la humidejo WWT Slimbridge, Gloucestershire, Anglio.[11] Gronlandaj birdoj ankaŭ vintras en Irlando kaj el fina septembro kaj tra la vintraj monatoj, Irlando iĝas hejmo de preskaŭ 50% de la gronlanda populacio de blankfruntaj anseroj.[12]

A. a. albifrons kaj A. a. flavirostis estas inter la taksonoj al kiuj aplikiĝas la Agreement on the Conservation of African-Eurasian Migratory Waterbirds (AEWA).

La populacio de tiu specio estas inter 2 900 000 kaj 3 300 000 individuoj.

Konduto, nutrado

Individuo de la subspecio frontalis (videblas la blankaj frunto kaj ventro)
Vintrumanta individuo

Komence de oktobro la blankfruntaj anseroj migras en Ĉinion. Dum migrado ili flugas nokte en V-formo, gvidate de maljuna birdo. Atinginte la cellokon, kie ili travintras, ili disiĝas en malgrandajn grupojn. Ili flugas tre rapide, kun laŭta blekado. Ili travintras sur vastaj stepoj, kampoj, marĉoj, mar- kaj riverbordoj. En varmetaj tagoj ili moviĝas dise. En tagoj pluvaj, ventegaj, neĝaj kaj frostaj ili grupiĝas en lokoj, ŝirmitaj de vento, kaj agas malofte. Ili manĝas ĉefe diversajn lagajn herbojn kaj iam ankaŭ grenojn kaj semojn, ŝosojn, junajn foliojn kaj radikojn de aliaj vegetajoj.

Generado

Marte de la sekvanta jaro ili forflugas norden por fekundigo. Ili konstruas nestojn. ĉe marbordoj aŭ sur klifoj. Post kiam la birdino demetas 6-7 flavajn ovojn, ĝi ekkovas ilin. La nove elkovitaj birdidoj estas kovritaj de olivverdecaj plumoj.

La Blankfruntaj anseroj estas fame konataj birdoj por ĉasado kaj aprezado. Multaj el ili estas mortigitaj dum travintrado pro manko de singardemo. Nun ilia nombro draste malpliiĝas, pro tio ili devas esti protektataj.

Referencoj

  1. "iucn"
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 Ducks Unlimited, Julio/Aŭgusto 2011
  3. [1] (2011).
  4. CRC Handbook of Avian Body Masses by John B. Dunning Jr. (Editor). CRC Press (1992), ISBN 978-0-8493-4258-5.
  5. Perrins, Christopher M.. (1987) New Generation Guide to the Birds of Britain and Europe. Austin, TX: University of Texas Press. ISBN 0-292-75532-5.
  6. 6,0 6,1 6,2 6,3 Kemp, John (2001) Identification of Greenland White-fronted Goose Birding World 14(3): 103-105
  7. 7,0 7,1 Carboneras, Carles (1992): Family Anatidae (Ducks, Geese and Swans). In: del Hoyo, Josep; Elliott, Andrew & Sargatal, Jordi (eds.): Handbook of Birds of the World (Volume 1: Ostrich to Ducks): 536-629, plates 40-50. Lynx Edicions, Barcelona. ISBN 84-87334-10-5
  8. Banks, R C. 2011. Taxonomy of Greater White-fronted Geese (Aves: Anatidae). Proceedings of the Biological Society of Washington 124: 226-233 doi: 10.2988/11-14.1
  9. Fox, A.D. & Stroud, D.A. (2002): Greenland White-fronted Goose. Birds of the Western Palearctic Update 4(2): 65–88.
  10. Littlejohn, Chase (1916): Some unusual records for San Mateo County, California. Abstract in: Cooper Club: Minutes of Cooper Club Meetings. Condor 18(1): 38-40. PDF plena teksto Arkivigite je 2011-06-06 per la retarkivo Wayback Machine DjVu plena teksto Arkivigite je 2011-06-06 per la retarkivo Wayback Machine
  11. Slimbrdge Seasonal Birding Guide - Winter, January - March. Wildfowl & Wetlands Trust Limited (2011). Alirita 25a Februaro 2012 .[rompita ligilo]
  12. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2010-10-30. Alirita 2012-04-08 .

Read other articles:

Santa GenevevaSanta Geneveva, lukisan abad ke-19Lahirsekitar 419/427Nanterre, PrancisMeninggal502/512Paris, PrancisDihormati diGereja Katolik Roma, Gereja Ortodoks TimurKanonisasi500Pesta3 JanuariPelindungParis Santa Geneveva adalah seorang santa yang dikenal sebagai pelindung kota Paris.[1][2] Hal itu dikarenakan Geneveva pernah menyelamatkan kota Paris dari serangan Attilla Hun.[1][2] Ketika Paris hampir diserang oleh Atilla dan pasukannya, banyak rakyat yang...

 

Duran DuranAsalBirmingham, InggrisGenreNew WavePopRockPop RockNew RomanticTahun aktif1978–sekarangLabelEMI/Capitol RecordsHollywood RecordsEpic RecordsSitus webwww.duranduran.comSitus resmi fanAnggotaSimon Le BonNick RhodesJohn TaylorRoger TaylorMantan anggotaAndy TaylorSterling CampbellWarren CuccurulloStephen DuffyAndy WickettSimon Colley Alan CurtisJeff Thomas Duran Duran (2005) Duran Duran adalah grup musik new wave dan electronic pop rock yang banyak mengandalkan synthesizer pada tiap ...

 

Dalam nama yang mengikuti kebiasaan penamaan Slavia Timur ini, patronimiknya adalah Abgarovich dan nama keluarganya adalah Khachanov. Karen KhachanovКарен ХачановKhachanov di Monte-Carlo Masters 2022Kebangsaan RusiaTempat tinggalDubai, Uni Emirat ArabLahir21 Mei 1996 (umur 27)Moskwa, RusiaTinggi198 m (649 ft 7 in)Memulai pro2013PelatihVedran MartićJosé ClavetTotal hadiahUS$12,146,853TunggalRekor (M–K)219–165 (57.03% pada pertandingan undian ...

Hôtel de Sully Hôtel de Sully adalah sebuah hôtel particulier bergaya Louis XIII, atau mansion pribadi, terletak di 62 rue Saint-Antoine di arondisemen Marais, Paris, Prancis. Dibangun pada awal abad ke-17, saat ini menjadi pusat Centre des Monuments Nationaux, organisasi nasional Prancis yang bertanggung jawab atas situs warisan nasional. Itu telah terdaftar sejak 1862 sebagai monument historique oleh Kementerian Kebudayaan Prancis.[1] Catatan ^ Centre des Monuments Nationaux L’...

 

Gilberto GilInformasi latar belakangNama lahirGilberto Passos Gil MoreiraLahir26 Juni 1942 (umur 81) Salvador, Bahia, BrasilGenreMúsica Popular BrasileiraPekerjaanPemusik, penyanyi, pemain gitarTahun aktif1963–sekarangSitus webhttp://www.gilbertogil.com.br/ Gilberto Gil (lahir 26 Juni 1942) adalah seorang pemusik dan politikus berkebangsaan Brasil. Berkarier di dunia musik sejak tahun 1963, dan dia menjadi yang terkenal saat menyanyikan lagu-lagu Música Popular Brasileira. Diskografi...

 

Symphonic poem, composed by Franz Liszt Hamlet, S.104, is a symphonic poem by Franz Liszt, written in 1858 and published as No. 10. It was not performed until 2 July 1876. Like all but one of Liszt's 13 symphonic poems, Hamlet was written while Liszt was working in Weimar and is dedicated to Carolyne zu Sayn-Wittgenstein.[1] After viewing Bogumil Dawison play Hamlet in Weimar (1856), Liszt wrote: He does not make him into an indecisive dreamer who collapses under the power of his miss...

Defunct railway station in New Zealand Croydon RoadAuckland Transport Urban railCroydon Road railway station in 1959General informationCoordinates36°54′41″S 174°39′35″E / 36.9115°S 174.6597°E / -36.9115; 174.6597Line(s)Western LinePlatformsSide platformConstructionPlatform levels1HistoryOpened1911Closed1980Services Preceding station Auckland Transport(Auckland One Rail) Following station Fruitvale Roadtowards Britomart Western Line Glen Edentowards Swanson ...

 

Berlin-Blankenburg redirects here. For the railway station, see Berlin-Blankenburg station. Quarter of Berlin in GermanyBlankenburg Quarter of Berlin Aerial view with Französisch Buchholz (in north)Location of Blankenburg in Pankow district and Berlin Blankenburg Show map of GermanyBlankenburg Show map of BerlinCoordinates: 52°36′00″N 13°27′00″E / 52.60000°N 13.45000°E / 52.60000; 13.45000CountryGermanyStateBerlinCityBerlin BoroughPankow Founded1375Area...

 

ХристианствоБиблия Ветхий Завет Новый Завет Евангелие Десять заповедей Нагорная проповедь Апокрифы Бог, Троица Бог Отец Иисус Христос Святой Дух История христианства Апостолы Хронология христианства Раннее христианство Гностическое христианство Вселенские соборы Н...

Historical Indigenous tribe in New York WecquaesgeekThis 1685 reprint of a 1656 map indicates Wickquaskeck in Westchester County above Manhattan island and Manhattans on it.Total populationNo longer a distinct tribeRegions with significant populationsNew YorkLanguagesMunsee languageReligionIndigenous religionRelated ethnic groupsother Lenape tribes The Wecquaesgeek (also Manhattoe and Manhattan) were a Munsee-speaking band of Wappinger people who once lived along the east bank of the Hudson R...

 

此條目可参照英語維基百科相應條目来扩充。 (2021年5月6日)若您熟悉来源语言和主题,请协助参考外语维基百科扩充条目。请勿直接提交机械翻译,也不要翻译不可靠、低品质内容。依版权协议,译文需在编辑摘要注明来源,或于讨论页顶部标记{{Translated page}}标签。 约翰斯顿环礁Kalama Atoll 美國本土外小島嶼 Johnston Atoll 旗幟颂歌:《星條旗》The Star-Spangled Banner約翰斯頓環礁�...

 

Indian politician (born 1946) For the Kerala Congress (M) leader, see K. M. Mani. M. M. Maniഎം. എം. മണിM. M. Mani inaugurating a meeting at Angamaly associated to Women Wall in KeralaMinister for Electricity, Government of KeralaIn office22 November 2016 (2016-11-22) – 03 May 2021Chief MinisterPinarayi VijayanPreceded byAryadan MohammedSucceeded byK. KrishnankuttyMember of the Kerala Legislative AssemblyIncumbentAssumed office 2 June 2016&...

Luxembourgish football club Football clubJeunesse EschFull nameAssociation Sportive la Jeunesse d'Esch/AlzetteFounded1907; 117 years ago (1907)GroundStade de la FrontièreCapacity8,200[1]ChairmanMarc TheisenManagerMarc ThoméLeagueLuxembourg National Division2022–23National Division, 7th of 16 Home colours Away colours Stade de la Frontière Jeunesse Esch (full name Association Sportive la Jeunesse d'Esch/Alzette) is a professional football club based in Esch-sur-A...

 

Основная статья: Энергетика Германии Эту страницу предлагается переименовать.Пояснение причин и обсуждение — на странице Википедия:К переименованию/24 августа 2022. Пожалуйста, основывайте свои аргументы на правилах именования статей. Не удаляйте шаблон до подведения ит...

 

كأس الاتحاد الإنجليزي 2006–07 تفاصيل الموسم كأس الاتحاد الإنجليزي  النسخة 126  البلد المملكة المتحدة  التاريخ بداية:18 أغسطس 2006  نهاية:19 مايو 2007  المنظم الاتحاد الإنجليزي لكرة القدم  البطل نادي تشيلسي  عدد المشاركين 687   كأس الاتحاد الإنجليزي 2005–06  كأس ال...

Constitutional right to use English or French in Parliament Canadian Charterof Rights and Freedoms Part of the Constitution Act, 1982 Preamble Guarantee of Rights and Freedoms 1 Fundamental Freedoms 2 Democratic Rights 3, 4, 5 Mobility Rights 6 Legal Rights 7, 8, 9, 10, 11, 12, 13, 14 Equality Rights 15 Official Languages of Canada 16, 16.1, 17, 18, 19, 20, 21, 22 Minority Language Education Rights 23 Enforcement 24 General 25, 26, 27, 28, 29, 30, 31 Application 32, 33 Citation 34 vte Section...

 

Japanese film director Masaki KobayashiKobayashi on Geijutsu Shincho (September 1953)Born(1916-02-14)February 14, 1916Otaru, JapanDiedOctober 4, 1996(1996-10-04) (aged 80)Tokyo, JapanOccupation(s)Film director, producer, writer Masaki Kobayashi (小林 正樹, Kobayashi Masaki, February 14, 1916 – October 4, 1996) was a Japanese film director and screenwriter, best known for the epic trilogy The Human Condition (1959–1961), the samurai films Harakiri (1962) and Samurai R...

 

UK-based non-governmental organization Development Media InternationalFormation2005; 19 years ago (2005)HeadquartersLondon, England Not to be confused with Media for Development International. Development Media International (DMI) is a non-governmental organization with both non-profit and for-profit arms that use[s] scientific modelling combined with mass media campaigns in order to save the greatest number of lives in the most cost-effective way.[1] The organizatio...

Oud Eik en Duinen pada bulan April 2004 Oud Eik en Duinen adalah sebuah pemakaman di Den Haag, Belanda, yang sebelumnya bernama Eik en Duinen dan juga dijuluki Père-Lachaise di Belanda. Pemakaman ini dibangun di sekitar sebuah kapel yang didirikan sekitar tahun 1247 oleh Willem II dari Belanda untuk mengenang ayahnya, Florens IV, Pangeran Belanda. Sebagian kapel ini dibongkar pada tahun 1581, dan pada abad ke-17 daerah ini digunakan sekali lagi sebagai pemakaman. Ketika Eik dan Duinen penuh,...

 

2023 English local election 2023 Medway Council election ← 2019 4 May 2023 (2023-05-04) 2027 → All 59 seats to Medway Council30 seats needed for a majority   First party Second party Third party   Leader Vince Maple Alan Jarrett George Crozer Party Labour Conservative Independent Last election 20 seats, 33.2% 33 seats, 40.1% 2 seats, 9.3% Seats won 33 22 4 Seat change 13 11 2 Popular vote 61,612 53,841 7,921 Percentage 44.4% 3...