La Bismarck-turo estas 36 m alta elrigardoturo sur la 493,5 m alta monto Peterskopf en la montara ĉeno Haardt je la orienta rando de la Palatinata Arbaro. Ĝi staras sur eksklavo de la komunumo Kallstadt (Rejnlando-Palatinato) kaj ricevis la nomon Bismarckturm Bad Dürkheim pro la proksimeco al la distrikturbo Bad Dürkheim.
La bosaĵo de la turo konsistas el bunta sabloŝtono, kiu estis kolektita en la proksimeco de la starejo de la turo. Ĝi havas la bazan areon de 16,7 m² kaj estas vertikale dividita en kvar partoj