La birma kjato (birme: , prononco [tɕaʔ]; angle: myanma kyat) estas la nacia valuto de Birmo. Unu kjato estas dividita je cent pjasoj[1] ("pja"). La internacia valuta kodo laŭ la normo ISO 4217 estas MMK. La en la informkesto montrata ŝanĝokurzo por 1 1 usona dolaro respektive 1 eŭro (jen ekzemple la 4-an de novembro 2010) estas la oficiale ŝtate fiksita kurzo: fakte haveblaj ŝanĝokurzoj povas varii signife.
Referencoj
↑ 1,01,1Laŭ Plena Vortaro Esperanto-Germana, paĝo 1013, singularo estas "pjaso"