Birdie King (japane バーデイー・キング) estas golfa arkada videoludo eldonita en 1982 fare de Taito. Ĝi sekve havis du daŭrigojn : Birdie King 2 en 1983 kaj Birdie King 3 en 1984.
Ludomaniero
Birdie King enkondukas truojn, kiuj estas montritaj de supre kaj pligrandiĝas kiam oni troviĝas sur la tereno. La ludanto kontrolas globon (trackball) sur la aparato : ĝi determinas la direkton kaj forton de la pafo surbaze de la rapideco kun kiu la ludanto movas ĝin. Ne estas komputilaj kontraŭuloj. Oni konkuras nur por atingi la plej altan poentaron.
Recenzo
En Japanio, Game Machine listigis Birdie King 2 en sia numero de la 1-a de junio 1983 kiel la kvaran plej sukcesan arkadmaŝinon de la monato.[1]
Referencoj
Eksteraj ligiloj