Binjo Garrett estis usona esperantistino. Binjo (en la angla "Bernice") naskiĝis la 3-an de oktobro 1924 en la urbeto Battle Creek, Miĉigano, kaj mortis la 30-an de septembro 2001 en la usona urbo Westminster, Kalifornio. Ŝi mortis pri haŭt-kancero.
Binjo penis propagandi kaj disvastigi la lingvon Esperanton. Ŝi kreis esperanto-lingvajn
klasojn en Los-Anĝeleso sub sia propra organizaĵo Interparolo. Ŝi ankaŭ helpis la malliberulon mortkondamnitan, Vilĉjo Waldon, kiam la kalifornia ŝtato lin malliberigis.
Binjo membris en la Centro de Spirita Disvolviĝo kiu estas "eklezio" aŭ "movado" de la "Scienco de la Menso", nomata laŭ libro kaj laŭ sekva magazino The Science of Mind, publikigita per la verkisto Ernest Holmes.