Bill Kunkel

Bill Kunkel
Persona informo
Naskiĝo 21-an de julio 1950 (1950-07-21)
en Usono
Morto 4-an de septembro 2011 (2011-09-04) (61-jaraĝa)
en Miĉigano
Ŝtataneco Usono Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo ĵurnalisto
scenaristo Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Bill KUNKEL (n. la 21-an de julio 1950 – m. la 4-an de septembro 2011) estis grafika romanverkisto, pionira spektakla luktisto kaj videoluda ĵurnalisto kaj kritikisto de la 1970-aj jaroj ĝis sia morto en la fruaj 2010-aj jaroj.

Dum sia tempo en la videoluda industrio, Kunkel verkis multajn strategiajn gvidlibrojn, kundezajnis plurajn videoludojn, servis kiel sperta atestanto en tri kortumkazoj, kaj instruis kursojn pri luddezajno ĉe la Universitato de Nevado en Lasvegaso (UNLV).

Kunkel oficiis kiel administra redaktoro de la revuo Electronic Games kaj ĉefredaktoro de la revuo Tips & Tricks, cetere verkante kolumnojn kaj komiksojn por pluraj revuoj kaj ludretejoj. Li ofte verkis sub kaŝnomoj, el kiuj la plej oftaj estis "The Game Doctor" (por temoj pri videoludoj) kaj "Potshot" (por temoj pri profesia luktado).