Bildotabuloj por la Instruado de Esperanto[1][2] estas 103-paĝa bildoriĉa libro fare de Thora Goldschmidt, kiu kreis bildotabulojn por la instruado de fremdaj lingvoj.
Dua, korektita eldono sub la titolo Esperanto per Instruaj Bildoj aperis en 1921. La bildotabuloj eldoniĝis ankaŭ por la lingvoj franca, angla, itala kaj germana.
Enhavo
La tabuloj kaj la koncernaj tekstoj traktas temojn de la ĉiutaga vivo. La bildoj ebligu lerni la novan lingvon nur per tiu lingvo, ne uzante la gepatran lingvon. La libro liveras materialon por interparoloj inter instruisto kaj lernanto aŭ inter du lernantoj. Krom 35 bildotabuloj de Goldschmidt ĝi enhavas tekstojn, ekzercojn, fundamentan gramatikon kaj aliajn helpilojn por la lernado de Esperanto.
Recenzoj
„ Speciale rekomendinda lernolibro por infanaj kursoj. Enhavas grandegan kvanton de ellernotaj vortoj, kaj multajn dialogojn kaj demandojn kiuj helpas plej efike la instruantojn kaj kondukas la lernantojn al plena kono de nia lingvo. ”