La Biblioteko de Trinity Kolegio (Dublino) (irlandeLeabharlann Choláiste na Tríonóide) estas akademia biblioteko en Irlando, la ĉefbiblioteko de Trinity College en Dublino kaj la plej granda biblioteko en la lando. Ĝi servas Trinity Kolegio kaj la Universitato de Dublino. Ĝi estas deponeja biblioteko aŭ "kopirajta biblioteko", sub kiu, eldonejoj en Irlando devas deponi kopion de ĉiuj iliaj eldonoj tie, sen kosto.
Ĝi havas 4,5 milionojn da eroj, kaj la bibliotekaj kolektoj inkludas librojn, inkunablojn aŭ malnovajn presaĵojn, mapojn, historiajn manuskriptojn, revuojn, gazetojn, muzikdokumentojn, kaj fotojn.
La manuskriptoj en tiu biblioteko inkludas la naŭjarcentan Libron de Kells. Tiu libro estas konstante konservita ĉi tie ekde la malfrua 17-a jarcento, ekde kiam Henry Jones, anglikana Episkopo de Distrikto Meath deponis ĝin en Kolegio Triunuo.
Konstruaĵoj
La bibliotekkonstruaĵo estis dum tempo etendita al pluraj konstruaĵoj, kvar el kiuj situas sur la kampuso de Trinity College
La malnova biblioteko inkluzivas
Legoĉambro kun malnovaj libroj
Legoĉambro de manuskriptoj
La Berkeley-Lecky-komplekso inkluzivas
Berkeley Biblioteko
Biblioteko Lecky
Biblioteko James-Ussher
Glucksman Map Library
Hamilton Biblioteko de Scienco-kaj-Inĝenierarto
Legejo de 1937
John-Stearne Medicina Biblioteko
Por plia legado
Charles Benson; Paul Corrigan: La Trinity College Biblioteko, Dublino. Trinity College Dublin Press, Dublino 2003, ISBN 1-871408-22-9