Beto Pegaza (latine Beta Pegasi, β Peg laŭ la nomaro de Bayer) estas hela giganto kaj ruĝa supergiganto en la konstelacioPegazo. Ĝi ankaŭ tradicie nomatas Scheat, el araba vorto kiu signifas tibio, verŝajne pro ĝia situo kadre de iu antikva stelfiguro kiu ne plu konatas. Ĝi ankaŭ nomatas Sheat Alpheras aŭ Seat Alpheras (Alpheras venas el la araba Al Faras, kiu signifas "la ĉevalo") kaj Menkib (el la araba Mankib al Faras, kiu signifas "ŝultro de la ĉevalo"). Tiuj ĉi lastaj nomoj klare rilatas al la mitologia ĉevalo Pegazo per kiu oni nun bildigas la konstelacion.
Beto Pegaza havas videblan magnitudon 2,42, kaj pro tio malmulte malpli helas ol Epsilono Pegaza(ε Pegaza), kiu havas magnitudon 2,40 kaj estas la plej hela stelo en Pegazo. Ambaŭ steloj apartenas la stelaronKvadrato de Pegazo, unu el la plej facile rekoneblaj en la norda duonsfero de Tero, pro tio, ke ĝi konsistas el kvar steloj havantaj duan magnitudon kaj enhavas neniun kroman helan stelon en la areo de la kvadrato. La du ceteraj steloj, kiuj konsistigas la stelaron, estas Gamo Pegaza(γ Peg) kaj Alfo Andromeda(α And).