Bertrada de Laon (naskiĝis inter 710 kaj 727, mortis la 12-an de julio 783), konata ankaŭ kiel Bertrada la Juna aŭ Berta Larĝpieda (cf. latina: Regina pede aucae tio estas la reĝino kun anserpiedo), estis reĝino de la Frankoj. Ŝi estis la edzino de Pipino la pli juna kaj la patrino de Karlomagno, Karlomano kaj Gisela. La tialo de la kromnomo ne certas ĉu rilatas al ebla bulpiedo aŭ al mito.