Lichtenberg [LIŜtenberk] estas unu el 12 urbodistriktoj de Berlino, la ĉefurbo de Germanio. La urbodistrikto kovras areon de 52,29 kvadrataj kilometroj kaj fine de novembro 2009 havis 259 563 loĝantojn - tio rezultigas loĝdenson de 4 961 loĝantoj po km². La distrikto Lichtenberg inter la jaroj 1949 kaj 1990 situis en orienta Berlino, la ĉefurbo de GDR. En la reunigita urbego ĝi troviĝas oriente de la urbocentro, proksimume same for de la norda kaj suda urbolimo. Centro de la urbodistrikto estas la samnoma urba kvartalo Lichtenberg, kaj senpere najbaras la pli suda kvartalo Rummelsburg, kie situas interalie la urba Zamenhof-parko.
(eo) Fritz Wollenberg, De Zamenhofparko al Rummelsburger See / Vom Zamenhofpark zum Rummelsburger See, Vojaĝo tra Berlino kaj ĝia Esperanto-kulturo / Reise durch Berlin und seine Esperanto-Kultur, Eldonejo Fritz Wollenberg, 2021. Dulingva, kolorilustrita urbogvidilo, ISBN 9783982396507.
(de) Jürgen Hofmann: Lichtenberg – Kurze Geschichte eines Berliner Bezirks, Bezirksamt Lichtenberg von Berlin (Hrsg.), Berlin 2013, ISBN 978-3-00-043170-8.