Dum la dua mondmilito, septembre 1939 Bełżyce okupisgermana armeo. La urbo ektroviĝis en la distrikto Lubelski de Ĝenerala Gubernio. En 1940 germanoj establis geton, al kiu alveturigis judojn de Szczecin (300 personoj), Krakovo (500 personoj) kaj Lublin (500 personoj). En majo 1942 alvenis transporto kun kelkaj miloj de judoj el Germanio. Oktobre 1942 ĉirkaŭ 3 mil judoj estis forveturigitaj al ekstermejoSobibor. Marte 1943 germanoj likvidis geton, forveturigante ĉiujn judojn al sia koncentrejoMajdanek. Parton de judoj oni pafmortigis surloke, kaj ĉ. 600 forveturigis al trudlaborejo en Budzyń. Dum la germana okupado ĉi tie pereis 3,5 mil personoj, 60% de loĝantaro. Sur tombejo en Bełżyce staras kolektiva tombo de enprizonigitoj el Majdanek. En 1942 la konstruaĵon de brandofarejo (antaŭa kastelo) oni trakonstruis al laktoproduktejo. Komence de aŭgusto 1944 ekfunkciis elektrejo priservanta Bełżyce kun apudaj lokoj.
Post 1945
La 20-an de februaro 1946 taĉmento de WiN (Libero kaj Sendependo) komandata de "Renek" konkeris gardejon de milico en Bełżyce detruante dokumentojn kaj aparatojn. Oni pafmortigis gardejestron. La 23-an de junio 1946 surkampe apud Bełżyce oni pafmortigis armean referanton de Distrikta Estraro en Lublin Mieczysław Piątkowski. La 23-an de septembro 1946 – pli ol 30-membra taĉmento de WiN komandata de anstataŭanto de Hieronim Dekutowski - "Zapora" kapitano Aleksander Głowacki pseŭdonomo "Wisła" – konkeris gardejon de Civitana Milico en Bełżyce. Post ties ruinigo retiriĝis al Arbaro de Krężnica kaj tie organizis embuskon apud la ŝoseo Bełżyce — Chodel. Matene la 24-an de sepembro eniris ĝin postkura grupo konsistanta el 30 soldatoj el Mazovia Unuo de Korpuso de Interna Sekureco, 20 funkciuloj de Civitana Milico kaj 3 laborantoj de Sekureca Ofico. 14 soldatoj kaj 4 milicanoj pereis, la taĉmento de WiN akiris kelke da ŝarĝaŭtoj, radiostacion kaj multe da armiloj sen propraj perdoj.