Baseno Třeboň (ĉeĥe Třeboňská pánev) estas geomorfologia tutaĵo en suda Bohemio, kiu estas konsisto de Sudbohemiaj basenoj. Ĝi troviĝas plejparte en akvokolekva areo de rivero Lužnice. Ĝi havas areon 1360 km², mezan altecon 457 m kaj ĝia plej alta punkto estas Baba 583 m, sed kiu troviĝas en Lišovský práh kreanta dislimejon inter Baseno Třeboň kaj Ĉeskobudejovica baseno. Ĝian geologian submetaĵon kreas senoniaj kaj neogenaj sedimentoj, moldanubikaj mineraloj kaj permiaj sedimentoj.[1] Ĝi membriĝas en geomorfologiajn subtutaĵojn Lišovský práh, Lomnická pánev kaj Kardašořečická pahorkatina.[2] La centra parto de Baseno Třeboň estas ensumigita en PPR Třeboňsko. Limigo de Baseno Třeboň kondukas inter urboj České Velenice, Nové Hrady, Trhové Sviny, Borovany, České Budějovice, Hluboká nad Vltavou, Soběslav, Kardašova Řečice, Stráž nad Nežárkou. Meze de la baseno troviĝas urbo Třeboň, laŭ kiu la baseno ricevis la nomon.
Pluaj fotoj
Referencoj
- ↑ Demek, Jaromír; a kolektiv.. (1965) Geomorfologie Českých zemí. Praha: ČSAV.
- ↑ Balatka, Břetislav. (2006) Geomorfologické členění reliéfu Čech. Praha: Kartografie. ISBN 80-7011-913-6.