Barrio de Maravillas

Barrio de Maravillas
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Rosa Chacel
Lingvoj
Lingvo hispana lingvo
Eldonado
Eldondato 1976
Loko de rakonto Madrido
vdr

Barrio de Maravillas (Kvartalo Maravillas, tio estas Mirindaĵoj) estas romano de la hispana verkistino Rosa Chacel publikigita en 1976. Temas pri la unua de la romanoj de la trilogio nomita Escuela de Platón (Skolo de Platono) al kiu sekvis Acrópolis (Akropolo) kaj Ciencias naturales (Naturaj sciencoj).[1]

Ĝi estas inkludita en la listo de la 100 plej bonaj romanoj en hispana lingvo de la 20-a jarcento farita de la hispana ĵurnalo El Mundo.​[2]

Intrigo

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

La agado okazas en la Kvartalo Maravillas, nun kvartalo Universidad de Madrido, kaj la romano —sinsekvo de mmoroj de la propra aŭtorino— rekreas laŭ ĝenrisma tono la vivon de la urbo komence de la 20-a jarcento tra la rigardo de du infaninoj, nome Elena kaj Isabel, kiuj loĝas en loĝejaro inter la stratoj San Andrés kaj San Vicente Ferrer. Oni rakontas la historion de la urbo laŭlonge de tiuj unuaj jaroj ĝis la komenco de la Unua Mondmilito.[3]

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Referencoj

Eksteraj ligiloj