La areo estis konata kiel Retour de la Chasse (Reveno de Ĉasado) dum la francaj koloniaj tempoj. Tie situis 2 apartaj vilaĝoj. Urbo Bab Ezuar estis formita neplanite de navedantoj sinsekve konstruitaj ekde la malfruaj 1970-aj jaroj sur praa marĉa ebenaĵo. La rezulto estas tio, ke la urbo ne havas realan urbocentron. Ekde 2001 la ŝtato konstruis plurajn kvartalojn kun 22-etaĝaj loĝdomoj. Baldaŭ multaj hoteloj kaj komercaj butikcentroj estis kreitaj en la areo.
Ekonomio
La ekonomio de la municipo dependas esence de la serva sektoro kun la komerca distrikto.
Bab Ezuar estas provizita per trinkakvo de marakva sensaliga stacio.
Eduko
Bab Ezuar estas loko de teknologia universitato.
Trafiko
Bab Ezuar havas fervojan linion, ankaŭ aŭtovojan kontakton, eĉ tramo servas en la urbo el Alĝero. Ĝuste internacia flughaveno de Alĝero funkcias tre proksime.