Baĥmuto (ukraine Бахмут) (inter 1924-2016 Artemivsk) estas urbo en Donecka provinco, Ukrainio. Ĝi estas centro de la salindustrio de Ukrainio kaj fervoja krucvojo.
Kadre de senkomunismigo en Ukrainio la 4-an de februaro 2016 Verĥovna Rada ŝanĝis la nomon al la originala Baĥmuto.
En la batalo de Baĥmuto kadre de la Invado de Rusio en Ukrainion, ekde aŭgusto 2022 taĉmentoj de la Grupo Wagner kun certa helpo de la Rusia armeo konkeris la urbon post 9 monatoj de batalo, finiĝinta ĉirkaŭ la 20-a de majo 2023. Ĉi tiu batalo destruis la plimulton de la urbo. La batalo, ĝis nun, estis la plej sanga batalo en la 21-a jarcento.
Vidu ankaŭ