Béla Odiló Jakab

Béla Odiló Jakab
Persona informo
Naskiĝo 27-an de julio 1919 (1919-07-27)
en Budapeŝto
Morto 12-an de decembro 2006 (2006-12-12) (87-jaraĝa)
en Szeged
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Scienca Universitato de Szeged
Universitato Eötvös Loránd
Teologia Altlernejo Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo instruisto
bibliotekisto
pastro
ornitologo Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Béla Odiló Jakab, laŭ la hungarlingve kutima nomordo Jakab Béla Odiló, estis hungara bibliotekisto, ornitologo, pastro, instruisto.

Béla Odiló Jakab[1] naskiĝis la  27-an de julio 1919 (nun 1919-07-27) en Budapeŝto, li mortis la 12-an de decembro 2006 en Szeged.

Biografio

Béla Odiló Jakab maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo en 1938, poste li akiris pedagigian diplomon en altlernejo en Szeged en 1942, post 2 jaroj similan, sed pli valoran diplomon en Scienca Universitato Miklós Horthy. Post la dua diplomo li instruis en Kisbér ĝis 1954, dum li studis en cisterciana seminario (1947–1950), poste en Teologia Altlernejo (Győr), fine li pastriĝis en 1951. Li estis pastro en Baziliko-katedralo de Győr inter 1954-1956, krome en la menciita altlernejo li instruis en la lernojaro 1956. En la sama jaro li estis arestita, poste li ne rajtis vivi en Győr. Li estis pastro jardekon en Komárom, poste du jarojn en Győr. En 1969 li oficiale senpastriĝis, poste ĝis la pensiuliĝo en 1981 li estis bibliotekisto en Szeged, sed en 1975 li akiris bibliotekistan licencon en Scienca Universitato Loránd Eötvös. En Szeged li estis ankaŭ ornitologo okupiĝinta pri cikonioj kaj ĉiuspecaj ovoj, eĉ li ekzamenis ovrestaĵojn trovitajn dum la arkeologiaj esploroj.

Elektitaj kontribuoj

  • Az élet és a származáselmélet problémái a természettudományban. (1957)
  • A New Measuring Apparatus to Demonstrate Sectional Curvature of the Egg Shell in Per Cent. (1963)
  • Fosszilis avar- és középkori tojáshéjleletek összehasonlító vizsgálata. (1976/77)
  • A fehér gólya [Ciconia ciconia] mai populációjának helyzete és védelme 1958 és 1984 között (1987)
  • A tojáshéj makro- és mikrostruktúrájának funkciói a költés folyamán. (1999)

Lia patento

  • Eljárás és berendezés egymáshoz igen hasonló tojásalakú idomok szétválasztására (1965)

Fontoj

Referencoj

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.