FERENCZ Béla [ferenc] estis hungara verkisto, ĵurnalisto naskita en Ĉikĉomortano la 12-an de julio 1905 kaj mortinta en Debreceno la 19-an de novembro 1967.
Biografio
Béla Ferencz studis en la katolika gimnazio de Csíkszereda, pli poste li faris teologiajn studojn, sed ne finis; li iĝis ĵurnalisto unue en Miercurea Ciuc, pli poste en Oradea.
Verkoj
- Csíkvármegye monográfiája a legrégibb időktől napjainkig (Csíkszereda, 1935);
- Gyopár a Hargitán (teatraĵo, Brassó, 1936);
- Börtönélet (Nagyvárad, 1937);
- Székely góbéságok (Csíkszereda, 1938).
Fontoj