|
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Șoimeni
|
Șoimeni [ŝojmenj] (hungare: Csíkcsomortán [ĉikĉomorTAN]) estas vilaĝo en Rumanio nordoriente de Miercurea Ciuc. Administre ĝi apartenas al la komunumo Păuleni-Ciuc.
Loĝantaro
En 1910 ĝi havis 706 kaj en 1992 514 loĝantojn (97 % da hungaroj).
Historio
Ĝia unua skriba mencio estas el 1506. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 ĝi apartenis al Hungario (Csík). En 1661 ĝi estis atakita de turkoj-tataroj kaj en 1694 de tataroj. En 1764 tie kunvenis la sikuloj kontraŭstarantaj al organizado de landlimgardistaro kaj de tie ekiris al Siculeni.
Fonto
Renomaj personoj
- Antal Becze, 10-a de septembro 1937 – Hungarujo, 31-a de majo 1991): instruisto pri matematiko, ĉefinspektoro pri instruado, kulturorganizanto, lokhistoriisto.
- László Csomortáni Gál (n. 1978): skulptisto, pentristo[1].
- Béla Ferencz, (12-a de julio 1905 – Debrecen, 19-a de novembro 1967) verkisto, ĵurnalisto.
- István Orbán (oficisto) (20-a de aŭgusto 1900 – Temeŝvaro aŭ Arad, 1-a de septembro 1958) oficisto, ekzekutita en proceso de Szoboszlay.
Eksteraj ligiloj
Notoj