La Aŭstralia Labora Partio (Australian Labor Party en la angla, mallongigita kiel ALP) estas la ĉefa centro-maldekstrema politika partio en Aŭstralio. Ĝi estis la reganta partio en la Federa Parlamento ekde 2007 ĝis 2013, kaj ankaŭ gvidas la registaron en iuj ŝtatoj kaj en la ĉefurba teritorio, ekzemple Suda Aŭstralio. La partiestro, ekde Majo 2019, estas Anthony Albanese.
Ĝi estas la plej malnova partio en la lando. Ĝia tendenco estas socialdemokrata, kaj nun apartenas al la Progresema Alianco de Socialistoj kaj Demokratoj, estinte membro de la Socialista Internacio.
Dum 2007, ĝi estas la unua partio kiu regis en ĉiuj ŝtatoj, en ĉiuj teritorioj kaj federale, post la akiro de memregado por la teritorioj.
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj