Atlantique (franca por Atlantiko) estas internacie kunproduktita supernatura romantika drama debutfilmo, direktita de Mati Diop.Ĝi estis elektita por konkuri en la Ora Palmo (fr: Palme d'Or) ĉe la kinfestivalo de Cannes (2019). Diop faris historion kiam la filmo estis premierita en tiu festivalo, ĉar Diop estis la unua virino kun transnacia identeco (franca-sengala) kiu direktis filmon prezentita en konkurso por tiu festivalo[1].
Richard Brody de The New Yorker komentis jene: "Diop filmas la trajtojn kaj la urbon Dakar kun palpebla intimeco kaj energio, pliigita de polifonio de voĉoj kaj muziko; ŝi dramatigas la propran sperton de publikaj aferoj — religia tradicio, la memstareco de virinoj, migrado, korupto — kun fervoro bazita sur dokumenta filmo, rafsodia sopiro kaj aŭdaca aserto."
Referencoj
- ↑ (en) Mati Diop director of ATLANTICS in conversation with Reclaim the Frame, alirite la 6-an de decembro 2021
Eksteraj ligiloj