As (ĵurnalo)

As
emblemo
sports newspaper (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Komenco 6-a de decembro 1967 vd
Lando(j) Hispanio vd
Sidejo Madrido
Fondinto(j) Luis Montiel Balanzat vd
Posedata de Grupo PRISA vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

La ĵurnalo As (aso aŭ ĉampiono) estas sporta publikaĵo hispana de ĉiutaga eldonado, kontraŭ pago kaj kun matena dissendo eldonita de la Grupo PRISA.

Estis fondita en 1967 fare de Luis Montiel Balanzat, estante aktuale la sporta ĵurnalo plej legata en la Regiono de Madrido kaj la dua sporta ĵurnalo de Hispanio tiel en eldonkvanto kiel en vendoj kaj dissendo.[1] Same, ĝia retejo as.com okupas la trian lokon laŭ nombro de vizitoj en la listo de naciaj ĵurnaloj.[2]

La ĵurnalo kreiĝis en 1967 prenante la nomon de antaŭa publikaĵo, la Semanario Gráfico As kiu eldoniĝis de 1932 ĝis 1936. La familio de eldonistoj Montiel, estrita tiam de Luis Montiel Balanzat, decidis utiligi la novan hispanan leĝon pri gazetaro de 1966 por ĵeti al la merkato ĵurnalon de ĉiutaga karaktero, nomitan Diario As, kiu konkurencis rekte kun Diario Marca je nacia nivelo.

Notoj