Male, la nomataj aplikataj artoj (nomitaj ankaŭ malgrandaj artoj, dekoraciaj artoj aŭ artoj kaj metioj) ricevis historie pli malgrandan aprezon (kun tiu de aliaj metioj kaj male al la pli bone valoritaj liberalaj artoj), kvankam el fino de la 19-a jarcento ili postuliĝis kaj el la 20-a jarcento ili atingis la etikedon de dezajno, kies ĝeneraligo al ajna medio de la kreivo kaj la produktado aŭ eĉ de la servoj endanĝerigas la etoson ĝis ties aplikado senkriterie de troa kaj eĉ ridinda maniero, senvalorigante sian enhavon.
La teorioj de arto analizas tiun el vidpunktoj kaj teoria kaj normiga, havigante metodologion por aperigi la signifon de la artverkoj. La filozofia kadro en kiu eblas la situo de ĉiu versio de la teorio de arto estas forte ligita al la diferencaj interpretoj de la estetiko, ĉar la meditado ĉirkaŭ la esenco kaj funkcio de la arto mem troviĝas ĉe la limo inter ambaŭ fakoj, de malfacila limigo.
En ĉiu fako la artoteorio funkcias diference, analizante diverstipajn materialojn, per diversaj metodologioj kaj variaj celoj. Tiele ekzistas aparte la muzikteorio, la literatura kritiko ktp.