La Arta Akademio aŭ plej fidele tradukite Akademio de Vidaj Artoj aŭ Akademio de Bildartoj (finneKuvataideakatemia; svedeBildkonstakademin) en Helsinko, Finnlando disponigigas la plej altan universitatnivelan teorian kaj praktikan trejnadon pri la fakoj de belartoj aŭ vidigaj artoj en Finnlando. Ekde 2013 ĝi estas parto de la Universitato de la Artoj Helsinko.
Akademio
La Akademio estis fondita en 1848 fare de privata fondaĵo nomita La Arta Societo de Finnlando (finneSuomen Taideyhdistys). Tiutempe la akademio estis nomita Desegno-lernejo. En 1939 ĝi iĝis La Artakademia Lernejo de Finnlando (finneSuomen Taideakatemian koulu). En 1985 ĝi iĝis la Arta Akademio aŭ Akademio de Vidaj Artoj. En la komenco de 1993 la statuso de la Akademio estis altigita al universitata nivelo. Sep duonjaroj da plentempa studado kondukas al la grado de bakalaŭro de Belartoj, kaj atingi la gradon de magistro daŭras du jarojn pli longe.
La Akademio de Vidaj Artoj troviĝas en la helsinka kvartalo Sörnäinen. En la akademia jaro 2012-2013 la nombro da studentoj estis proksimume 280. Komence de 2013, la Arta Akademio Helsinko estis unuigita kun la Akademio Sibelius kaj la Teatra Akademio Helsinko por formi la Universitaton de la Artoj Helsinko.[1]
Iamaj studentoj
Elin Danielson-Gambogi, pentristo
Hilda Flodin, pentristo, skulptisto
Henry Grahn Hermunen, nuntempa artisto
Sini Manninen, pentristo
Ebba Masalin, pentristo, kiu estis studento tie de 1892 ĝis 1898
Eva Ryynänen (1915—2001), skulptisto
Eliel Saarinen, arkitekto
Tove Jansson, artisto, ilustristo, kaj kreinto de la mumintroloj, kiu estis studento tie de 1933 ĝis 1937, de la 18-a ĝis 23-a vivjaro